Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Bennemann, Paul Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred only this add
Bierbaum, Otto Julius * Liebesbrief German Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred only this remove

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
En malproksimon for,
Super la montojn for,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Kantas mi al vi, ho amatino.
Ĉu vi aŭdas min?
 
Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo;
Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj
Per karesa flugilo ŝvebas;
Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto:
Aŭskultu vin mem.
 
Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu,
Aŭdu vian muĝantan koron
Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon,
Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo:
Al vi, pro vi
Sonas mia voko,
Sonas mia sopirplena animo,
Kiu vin serĉas.
 
En malproksimon for,
Super la montojn for,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Kantas mi al vi, ho amatino,
Kantas mia animo al vi.
 
Translation of the German poem "Liebesbrief"
by Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2010-03.01.

La unua Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann.
Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la
poemon denove; ĉar mi pensas, ke la
traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 –
1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo.