Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff La dentkuracisto Esperanto Arg-1012-513 2010-02-19 09:52 Manfred only this remove
Eugen Roth * Der Zahnarzt German Arg-1008-513 2010-02-18 14:46 Manfred only this add

Eugen Roth,
La dentkuracisto

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Ne ĉiuj molaj seĝoj estas
sidejoj plaĉaj, kie restas
volonte ni; precipe tiuj
konataj seĝoj, antaŭ kiuj
la dento-kuracist’ praktikas
kaj sian arton artifikas.
Ridete diras li sen koro:
‚Ja estos preskaŭ sen doloro!’
Sed, bedaŭrinde, sub la plombo
puŝiĝas li al katakombo.
Per la hoketo en la fundo
laboras li en la dent-grundo.1)
Kaj per borilo li sen ĝeno
penetras ĝis la nerv-fadeno.
Nun montru, hom’, anim-grandecon!
Ĉar li kontrolas la taŭgecon
de l’ pinglo, kiun li nun prenas
por pruvi, ke doloro-plenas
interne vi; sed vi ekstere
restadu firma, kvazaŭ fere.
Se ambaŭ vi nun pruvis tion,
ekfermas la dentisto ĉion.
Nun kronas sian verkon li
per or’, rekonsoliĝas ni
kaj montras niajn dentojn ree
kun larm’ ankoraŭ, sed senvee.
Fanfaronul’ silentas pri
la timo, kiun sentis li.
 
Translation of the German poem "Der
Zahnarzt" by Eugen Roth (*1895-01-24 -
†1976-04-28) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).
 
1) aŭ:\\Kontrolas li la dentan fundon\\eĉ
atingante ties grundon.