Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Eugen Roth * Platzangst German Arg-1006-512 2010-02-18 07:05 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Lokofobio Esperanto 1983-06 Arg-1007-512 | MR-066-2c 2010-02-18 07:14 Manfred only this remove

Eugen Roth,
Lokofobio

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
En trajno, sub la lum’ ampola,
jen sidas iu homo sola.
Moderna estas la vagono
kaj multe kostis ĝi da mono.
 
Cent sido-lokoj vakas tute,
petegas pri eksido mute.
Nur havas sencon pleno trajno,
ĝi estas de l’ fervojo gajno.
 
Sed la malplena trajno restas
senhoma, kiel ĝi nun estas.
De l’ nokto mezo jam alvenas,
fantome sin la trajno trenas!
 
La hom’, de timo jam pelata,
de l’ lok’ ekstaras okupata,
eksidas tie ĉi ka tie
kaj ĉirkaŭiras malracie.
 
La hom’, aliujn ŝajniganta,
ekkonas, ke ĝi estas vanta,
ekploras ege pro malĝojo,
pro kompatemo je l’ fervojo.1)
 
Translation of the German poem "Platzangst"
by Eugen Roth (*1895-01-24 - †1976-04-28)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
1983-06.
 
1) aŭ:\\pro kompateg’ al la fervojo.\\aŭ
eble:\\pro kompateg’ je la fervojo.