Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 19 Adieu English Arg-977-499 2009-11-30 15:06 Manfred only this add
Jan van Schoor Adiaŭ Esperanto Arg-976-499 2009-11-29 02:01 Manfred only this remove
N. N. 18 * Lebewohl German Arg-975-499 2009-11-29 01:28 Manfred only this add

N. N. 18,
Adiaŭ

 
translated by Jan van Schoor
 
Por nin disigi venas
jam lasta la moment'
al paradiz' de ĝojo
reiru do sen plend'!
 
Liberon povas milde
donaci ja la mort';
al nova vivo iru
kaj al pli bona sort'!
 
Ne daŭros longe: baldaŭ
mi ĉe vi estos jam;
mi ĉi malsupre dume
memoros vin kun am'!
 
De nova tag' mateno
aperos, amatin':
ĝi, for de teraj zorgoj,
eterne ligos nin!
 
Translation of the German poem "Lebewohl"
by N. N. 18 into Esperanto by Jan van
Schoor .

Fonto de tiu ĉi Esperantigo:
http://www.literaturo.dk/lebewohl.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK 4640 Fakse. Danujo), kiu
verkis la retejon www.literaturo.dk,
trovis la tradukon en la revuo "Heroldo
de Esperanto", Köln.
N-ro 20/21 (829/830). 19/26-an de majo
1935. [La ret-adreso de s-ro Lars Kromann
estas: lars.kromann@mail.dk].