Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
N. N. 16 La koro ĉe l' Rejno Esperanto 1932-08-01 Arg-969-496 2009-12-02 13:19 Manfred only this remove
Dippel, Heinrich * Das Herz am Rhein German 1847 Arg-967-496 2014-04-23 13:18 Manfred only this add

Heinrich Dippel,
La koro ĉe l' Rejno

 
translated by N. N. 16
 
En Rejno profunda kaŝiĝas kron'
Sorĉita el or' kaj juvela ŝton',
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor'-
­Li estos kronata en sama la hor'.
De l' Belt' ĝis Danubo en land' kiu ajn
Reganto li estos: la Reĝo de l' Rejn'!
 
En Rejno profunda kaŝiĝas lir'
El blanka eburo kaj brilsafir'
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor' -
Tuj verve li kantos kun fajra fervor'.
Senmorta li estas en temp' kiu ajn:
La Bardo estonta, la Bardo de l' Rejn'!
 
Ĉe Rejno post verdaj vinbranĉoj jen
Dometo sin kaŝas kun gajmien'.1)
Enloĝas knabino kun virga kor',
Je virto ja riĉa, malriĉa je or'.
Se virgan ĉi koron akirus mi,
Mi donus la kronon, la liron por ĝi!
 
Translation of the German poem "Das Herz
am Rhein" by Heinrich Dippel (*1825 -
†1870) into Esperanto by N. N. 16
on 1932-08-01.

El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio.
Speciala numero, 13-a jarkolekto, 1-an de
aŭgusto 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand
Berger.

Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/rejno.htm,
kiun verkis s-ro Lars Kromann, Stenbrydervej
6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danujo.

Mi, Manfred Retzlaff, proponas alian
traduk-version de la unuaj du linioj de
la tria strofo; ĉar mi pensas, ke la
vortoj "kun gajmien" ne bone konvenas al
dometo. Mi aldonas mian ŝanĝo-proponon
en piednoto.
 
1) aŭ eble pli bone:\\Mi konas dometon en
verda ĝarden'\\Kaŝitan malantaŭ
vit-branĉoj jen.