Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Sonedo 1 Esperanto 1983-12-20 Arg-954-491 | MR-110-01 2009-03-27 11:06 Manfred only this remove
Johann Gottlob Regis Sonett 1 German Arg-955-491 2009-03-27 11:19 Manfred only this add
Markus Marti Sonett 1 German Arg-956-491 2009-03-28 11:04 Manfred only this add
William Shakespeare * Sonnet 1 English Arg-953-491 2009-03-27 11:02 Manfred only this add

William Shakespeare,
Sonedo 1

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Pliiĝon ni deziras de la dioj,
Por ke pludaŭru ĉiam la belec’
Kaj ke per novaj hom-generacioj
La viv’ ne ĉesu en la estontec’.
 
Sed vi, kontenta pri supraĵa sci’,
De via fajr’ avara memnutranto,
Malsaton en abundo faras vi,
De via mem’ vi estas minacanto!
 
De la juneco freŝa vi ornam’,
Heroldo sola de l’ printemp-sezon’,
Kaŝiĝas en la brusto via flam’,
Perdiĝas tiel la plej kara bon’.
 
Eluzu vian donon, por ke ĝi
Ne neniiĝu en la tomb’ kun vi.
 
Translation of the English poem "Sonnet
1" by William Shakespeare (*1564-04-13 -
†1616-05-03) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1983-12-20.

Esperantigo laŭ la germanigo verkita de
Johann Gottlob Regis (Johano Diopaco
Regiso, 1791 – 1854)