Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Droste-Hülshoff, Annette von * Der Knabe im Moor German Arg-96-49 2003-10-25 00:07 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo La knabo en la marĉo Esperanto 1991 Arg-97-49 | MR247-7c 2003-10-25 18:27 Manfred only this remove

Annette von Droste-Hülshoff,
La knabo en la marĉo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Timige estas iradi tra
La marĉ’ en duonmallumo,
Se kroĉtrikas ramptigoj kaj turnas la
Fantomoj sin el la fumo.
Elsaltas sub ĉiu pieda tret’
Elfende siblante fontanet’.
Timiga estas la marĉo ja,
Se kraketas la kana ventumo.
 
Infano, kvazaŭ pro ega turment’
Surmarĉe kuradas tie.
Blovadas kave surface la vent’,
Rasletas ĉe hego ie.
Elfosas perfida la marĉlaborul’
Sekrete la torfon de l’ bienul’.
Ĉu venas jen best’? Pro terura sent’
La knabo kaŭras fobie.
 
De l’ bordo fikse elstaras ŝtipar’,
Horore kapskuas la pino,
Kuregas la knabo tra l’ kana arbar’,
Bategas la kor’ en la sino.
Susure bruetas, sidas en
Densejo la marĉspinistino jen.
ŝi turnas haspelon en fragmitar’,
La malbenita fiino.
 
Antaŭen, rapidu antaŭen nur!
Antaŭen, vin io pelas!
Marĉakvo ekbolas dum lia kur’,
ĝi fajfas, ĝi sible anhelas.
Ĝi estas fantoma melodi’,
La fimuzikist’ ludas tie ĉi,
La violonisto, kiu de sur
La tabloj telerojn ŝtelas.
 
Subite la marĉo fendas sin,
Eliĝas suspiro kria!
Ho ve, jen vokas damnita fein’:
„Mizera animo mia!“
Saltegas la knabo pro ega ektim’,
Sed estas anĝelo en lia proksim’.
Alie fosist’ iam trovus lin,
Nur restus ostaro lia.
 
Firmiĝas la tero nun pli kaj pli,
Jen brilas lumet’ esperige.
Li lasas la marĉon malantaŭ si,
La lampo flagras hejmige.
Profunde li spiras post tiu kur’,
Kaj reen rigardas li time nur.
En tiu kanaro malantaŭ li
Ja estis timegige.
 
Translation of the German poem "Der Knabe
im Moor" by Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 1991.

Verkita de la poetino Drostehujlshofo,
Anetino de
(Annette von Droste-Hülshoff, 1797 -
1848).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo en 1991
laŭ la origina germanalingva teksto.