Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 21 Stenka Rasin Germana Arg-1038-478 2010-03-09 15:31 Manfred nur tiun aldonu
Frieder Weigold Sten'ka Razin Esperanto Arg-928-478 2009-10-30 16:18 mgr nur tiun forigu
Tr. Jacob Robbins Sten'ka Razin Angla 1921 Arg-1039-478 2010-03-09 17:06 Manfred nur tiun aldonu
Kristian Langgaard Volga, Volga (Stenjka Rasin) Esperanto Arg-1036-478 2010-03-08 21:19 Manfred nur tiun forigu
N. N. 20 Volga, Volga (Stenka Rasin) Danish Arg-1037-478 2010-03-08 12:16 Manfred nur tiun aldonu
Дмитрий Николаевич Садовников * Из-за острова на стрежень (Стенька Разин) Rusa Arg-927-478 2010-03-07 18:59 Manfred nur tiun aldonu

Дмитрий Николаевич Садовников,
Sten'ka Razin

 

Дмитрий Николаевич Садовников,
Volga, Volga (Stenjka Rasin)

 
tradukita de Frieder Weigold   tradukita de Kristian Langgaard
 
1. De l' insulo, de la verda,   De malantaŭ la insulo
Dum la tempo de la car',   sur la ondoj de l' river'
Naĝas vico da boatoj,   iras ŝipoj multkoloraj,
La arme' de l' kozakar'.   flirtas flagoj en aer'.
 
2. Sur l'unua Sten'ka Razin.   Sur l' antaŭa Stenjka Razin;
Oni gaja vidas lin.   festas la edziĝon li
Feliĉega tiu tago!   al princino el Persujo
Li edziĝis kun princin'.   en varmega amebri'.
 
3. Ŝi mallevas la okulojn.   Sed la viroj murmuregas:
Kvazaŭ inter viv' kaj mort'   "Tute li forgesis nin.
Ŝi aŭskultas en silento   Nin virino anstataŭos.
Al sincera, firma vort'.   Li fariĝis mem virin'"
 
4. Liaj viroj tamen grumblas:   Tiun mokon aŭdas Stenjka,
"Post nur unu nokto jam   la terura ataman'.
Faris ŝi lin mem virino.   Ĉirkaŭbrakas la persinon
Li perfidas nin pro am'!"   li per sia forta man'.
 
5. Tion aŭdas kolerante   Li la nigrajn brovojn sulkas
La kozaka kapitan'.   Fulmotondro estas li.
Kaj li kaptas la princinon,   En okuloj liaj estas
Per la forta, ega man'.   nun videbla sangebri'.
 
6. Fulmas la okuloj duraj,   "Nu fordonu, mi trezoron
Flame ŝtormas la koler'!   la plej belan de l' amant'!"
Kaj eksonas lia voĉo   sonas lia tondrovoĉo
Krudglacie kiel fer':   trans la ondojn al la strand'.
 
7. "Ion ajn, eĉ mian kapon   La princino mortpaliĝas
Ja fordonus mi por vi!   (Timo estas en l' okul')
La feliĉon mi ja trovis.   kaj silente aŭdas jenajn
Ĉio estas ŝi por mi!   vortojn de la terurul':
 
8. Volga, Volga, kara panjo,   "Volga, Volga, patrineto!
Ho rivera rusa vi!   Volga, via estu ŝi!
Kiam vidis vi oferon,   Ne antaŭe Don-kozakoj
kian nun fordonas mi?   donis tian-ĉi al vi!
 
9. Ke neniam ni kverelu   Inter liberuloj estu
Pro la persa belulin':   - Volga, Volga, patrinet'
Volga, Volga, kara panjo -   nek malpaco nek batalo!
La oferon - prenu ĝin!"   Tial - jen la virinet'!"
 
10. Kaj per ambaŭ fortaj manoj,   Kaj li ĵetas la persinon
Dum ektimas la princin' -   (la plej karan sur la ter')
Ve, deborde ŝin li puŝas! -   en la bluan profundaĵon,
Kaj la ondoj voras ŝin!   kaj ŝin glutas la river'.
 
11. "Diabloj! Kial vi silentas?   "Nun agordu balalajkojn!
Dancu, kantu ja pro ŝi!   Ludi, danci volas ni!
Kaj eksonu la kantado,   Estu gajaj, kamaradoj
La fratara melodi'!"   je la belmemor' pri ŝi!"
 
12. De l' insulo, de la verda,   Jen dum kanto, danco, ludo
Dum la tempo de la car',   sur la ondoj de l' river'
Naĝas vico da boatoj,   iras ŝipoj multkoloraj,
La arme' de l' kozakar'.   flirtas flagoj en aer'.
 
Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Frieder
Weigold.

Mi, Manfred Retzlaff, ricevis en 2008-10-09
tiun ĉi Esperantigon de la konata rusa
kanto de s-ano Frieder Weigold (Birkenstr.
12, D-82178 Puchheim), dum kunveno de la
Munkena Esperanto-grupo.
  Traduko de la Rusa poemo "Из-за
острова на стрежень
(Стенька Разин)" de Дмитрий
Николаевич Садовников
(Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow, *1847
- †1883) en Esperanton de Kristian
Langgaard (*1894 - †1957).

Mi, Manfred Retzlaff, prenis tiun ĉi
esperantigon el la reta kolekto
"http://www.esperantonia.dk". kiun kunmetis
s-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk). Vidu la
retejon http://www.esperantonia.dk/volga.htm.
Kristian Langgaard estis dana Esperantista
verkisto kaj Esperanto-instruisto. Vidu
ekzemple: http://www.esperantonia.dk/lingvaj.htm.
Pri lia vivo kaj verko vidu ankaŭ la
artikolon http://www.esperantonia.dk/bio-langgaard.htm.