Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Hankel, Marie * Nia lingvo Esperanto 1907 Arg-895-468 2008-04-22 13:28 Manfred only this remove
Ratislavo, Manfredo Unsere Sprache German 2008-05 Arg-952-468 2009-03-18 19:01 Manfred only this add

Marie Hankel,
Nia lingvo

 
Nia lingvo Esperanto
donas helpon en la mond’.
Ho, kreskadu la anaro
de pacema granda rond’.
Kaj fermiĝu per kompreno
de l’malpaco ĉefa front’,
Nia lingvo Esperanto
povas servi kiel pont’.
 
Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel’,
Nur antaŭen! Nia stelo
alte brilas en ĉiel’.
Pro la lingvo Esperanto
disvastiĝos granda hel’,
Ni ne perdu la kuraĝon,
alta estas nia cel’.
 
Nia lingvo Esperanto
disvastiĝas tra l’ aer’
Ĝis popoloj pli liberaj
sin komprenos trans la ter’.
Ni laboru ne laciĝe
por la venko kun esper’.
Nia lingvo Esperanto,
tra la tuta ronda sfer’.
 
Author of this Esperanto poem is Marie
Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 -
†1929-12-15), published 1907.

Laŭ telefona informo de s-ro d-ro Wolfgang
Schwartz (Finsterwalder Str. 7, D-01239
Dresden) de l’ 21.04.2008 la poemo estas
verkita de la poetino Marie Hankel en
1907.