Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Malnova vi studenta glor' Esperanto 2003-09-21 Arg-89-44 | MR-407-3a 2003-11-20 10:19 Manfred only this add
Eugen Höfling * O alte Burschenherrlichkeit German Arg-88-44 | MR-407-3 2003-10-21 00:14 Manfred only this add
N. N. 14 Verda stelo Esperanto Arg-926-44 2008-10-05 22:35 Manfred only this remove

Eugen Höfling,
Verda stelo

 
translated by N. N. 14
 
1. En tiu ĉi solena hor'
eksonas nia kanto,
por ke ekflamo ĉiu kor'
por nia Esperanto!
La lingvo, kiu ligas nin
kaj kiu kunfratigas nin,
por alta sankta celo
de nia verda stelo!
 
2. Amikoj, alten tenu vi
la signon de l'espero
neniam forgesante pri
la amo kaj la vero!
Ekĵuru, ke vi ĝis la mort',
eĉ dum plej malfeliĉa sort',
laboros por la celo
de nia verda stelo!
 
3. Fidelaj estu al la ĵur',
neniam flankiĝante,
ĉar ni per unueco nur
ekvenkos batalante!
Batalo ne timigu nin,
kontraŭe, ĉi freŝigu nin
por alta sankta celo
de nia verda stelo!
 
4. Se kiam foje vin labor'
tro forte vin lacigos,
memoru, ke plezura hor'
vin certe revivigos!
Ni estu tial gajaj nun,
eĉ se briladas nek la sun',
nek luno sur ĉielo:
Ekbrilu verda stelo!
 
5. Sed ankaŭ ne forgesu ni
la ĉarmajn virinetojn,
ĉar ili al la harmoni'
donacas la rozetojn!
Vivegu ĉiu belulin'
akompananta gaje nin
sur vojo al la celo
de nia verda stelo!
 
6. Kaj fine nun el tuta kor'
dum flirtas la standardo,
dum tintas glasoj laŭ la mor'
elkriu ni kun ardo:
Ĝis eterniĝos nia rond',
ĝis ruiniĝos nia mond'
vivegu nia celo,
vivegu verda stelo!
 
Translation of the German poem "O alte
Burschenherrlichkeit" by Eugen Höfling
(*1808 - †1880) into Esperanto by
N. N. 14.

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
kanton el la kajero "Kelkaj ŝatataj
kantoj, eldonitaj de Kolding Esperanto
Klub". Mi ricevis fotokopion de tiu
kant-libreto de la dana samideano Lars
Kromann. Li trovis tiun kant-libreton en
la arkivo de la dana s-ano Gustav Kühlmann.
La verkinto kaj la dato ne estis indikita.
Estis notita nur, ke la kanto kanteblas
laŭ la germana studenta kanto "O alte
Burschenherrlichkeit".