Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Höfling, Eugen * O alte Burschenherrlichkeit German Arg-88-44 | MR-407-3 2003-10-21 00:14 Manfred only this add
N. N. 14 Verda stelo Esperanto Arg-926-44 2008-10-05 22:35 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Malnova vi studenta glor' Esperanto 2003-09-21 Arg-89-44 | MR-407-3a 2003-11-20 10:19 Manfred only this remove

Eugen Höfling,
Malnova vi studenta glor'

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
1 Malnova vi studenta glor’,
Vi gaja kaj libera!
Nun longe vi jam pasis for,
Vi temp’ de vivo vera!
Ĉirkaŭrigardas vane mi,
Ne vidas spuron mi de ĝi.
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!1)
 
2 La ĉapon kovras polvo jam,
La vesto diseriĝis,
Ne brilas la batil-ornam’,
La klingo jam rustiĝis.
Ne sonas plu la trink-kantad’,
Ne plu rapir- kaj spron-sonad’!
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!
 
3 Ho, kie estas ĉiuj la
ŝercemaj kuntrinkantoj?
Similaj estis ili ja
al reĝoj kaj regantoj! –
Retiris sin sen iluzi’
en filistrujon tiuj ĉi.
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!
 
4 Jen skribas kiel oficist’
Raporton iu ulo,
Alia estas instruist’,
Alia gazetulo.
Predikas iu kun persist’,
kaj plia estas kuracist’.
Ho, kara Dio mia!
Ho, tempŝanĝiĝo kia!
 
5 Sed brava kun-studenta kor’
Neniam malvarmiĝas,
La amikec’ ne iĝas for,
ĝi re-efektiviĝas.
La ŝelo nur, ŝanĝiĝis ĝi,
Interne restis samaj ni.
Je l’ kerno ni teniĝas.
Je l’ kerno ni teniĝas.
 
6 La manojn nun ekprenu vi,
Por ke la amikeco
Sin renovigu inter ni,
La lig’ de l’ fideleco!
Tintigu nun la glasojn vi,
Ĉar vivas ja ankoraŭ ni
Kaj nia fideleco!
Kaj nia fideleco!
 
Translation of the German poem "O alte
Burschenherrlichkeit" by Eugen Höfling
(*1808 - †1880) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2003-09-21.

Verkita en 1825 de Eŭgen’ Hojfling’
(Eugen Höfling) en Marburgo, Germanio.
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, (1938 - ....) en 2003-09-21
 
1) aŭ pli laŭvorte tradukite:Afer-ŝanĝiĝo
kia!