Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Bernd Hasecke Berga hejmlanda kanto Esperanto Arg-852-432 2012-10-28 17:15 Manfred only this remove
Rudolf Hartkopf * Bergisches Heimatlied German 1892 Arg-851-432 2014-05-02 17:38 Manfred only this add

Rudolf Hartkopf,
Berga hejmlanda kanto

 
translated by Bernd Hasecke
 
Kie muĝas arbaroj en verda ornam’,
Alaŭdoj frutage salutas vin jam,
Kie fontoj fluetas el muska la ŝton’
La akvoj murmuras en plaŭda mirson’,
Kapreoloj saltludas ĉe boska la rand’,
Estas domo mia, montoza hejmland’.
 
Kie tremas ambosoj en ritma labor’,
La aeron plenigas maŝina vapor’,
Kie eĥon de l’ kantoj reĵetas la rok’,
Naturon traflugas la birda ĝojvok’,
Kie vagas tra montoj migrula la band’,
Estas domo mia, montoza hejmland’.
 
Kie ondas sur firma ŝtongrund’ la Vuper’,
Tra rifoj sin volvas la mita river’,
Kie fumas kameno, sin turnas la rad’,
Neniam silentas martela frapad’,
Kie sanktan gastamon estimas la hom’,
Estas hejmo mia, gepatra la dom’.
 
Kie amo, fidelo regadas en kor’,
La montojn, la valojn trasonas humor’,
Kie al la knabinoj ruĝfloras la vang’,
Kaj ardas okulo, fieras la sang’,
Kie homojn instigas la beno de Di’,
Estas hejmo mia, montoza patri’.
 
Ne kreskas ĉe roko jen iu vinber’,
Ne fluas tra valo potenca river’,
Susuras hejmece la kara arbar’
Kaj bluas ĉiel’ super verda montar’,
Kaj eĉ se mi estas sur fora marstrand’,
Sopiras mi vin, mia Berga hejmland’.
 
.....................................
.....................................
.....................................
.....................................
.....................................
.....................................
 
Translation of the German poem "Bergisches
Heimatlied" by Rudolf Hartkopf (*1859 -
†1944) into Esperanto by Bernd
Hasecke (*1928-12.29 - †2008-02-05).

Esperantigis: Bernd Hasecke (*29.12.1928;
Kirchstr. 17c, D-42553 Velbert, Gemanio).
S-ro Bernd Hasecke estis delegito de UEA.
La tradukon de la kvina strofo aldonis
mi, Manfred Retzlaff. Li mortis la 5-an
de Februaro 2008 laŭ reta informo de lia
filo Jan Ulrich Hasecke, Schubertstr. 4,
D-42791 Solingen, Germanio. Siehe auch:
http://www.bergisches-wiki.de/index.php/Bergisches_Heimatlied.