Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Franz Freiherr von Dingelstedt * An der Weser Germana Arg-835-424 2012-11-01 15:24 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ĉe la Vezero Esperanto 1989-06-20 Arg-836-424 | MR-228-1 2012-11-01 16:19 Manfred nur tiun aldonu
H. W. Funk Ĉe la Weser Esperanto Arg-1387-424 2012-12-13 11:33 Manfred nur tiun forigu

Franz Freiherr von Dingelstedt,
Ĉe la Weser

 
tradukita de H. W. Funk
 
Jam ofte sidadis mi tie ĉi
Kun mia liuto, kantante;
En valon profunden rigardis mi,
Pri mond', pri mi mem forgesante.
 
Kaj sonis muziko majeste en rond',
Kaj super mi lumis lazuro;
Malsupre arĝente brilegis la ond'
De l’ Weser kun brua murmuro. —
 
Kaj kiel el buŝo de amatin'
Tra l’arboj sonetis kantajoj;
El fundo de l’valo salutis min
Plej belaj, plej ĉarmaj revaĵoj.
 
Kaj sonis muziko majeste en rond',
Kaj super mi lumis lazuro;
Malsupre arĝente brilegis la ond'
De l’Weser kun brua murmuro. —
 
Denove mi sidas nun tie ĉi,
Sopiron en koro mi tenas;
Aŭdiĝas ne plu la melodi',
La revoj neniam revenas.
 
La bildoj, la belaj, nun estas for, —
Ĉielo sen luma ornamo…
Adiaŭ, beltempo, iama trezor',
Adiaŭ, ho revoj de l’amo!
 
Traduko de la Germana poemo "An der Weser"
de Franz Freiherr von Dingelstedt (*1814-06.30
- †1881-05-15) en Esperanton de H.
W. Funk.

Tiu ĉi poem-traduko estas trovebla en
http://kantaro.ikso.net/das_deutsche_lied_in_esperanto,
pli precize en http://kantaro.ikso.net/cxe_la_vezero.
Ĝi aperis unue en la kant-libro "Das
deutsche Lied in Esperanto", eldonita en
1921 de Friedrich Pillath.