Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Printemp-komenco Esperanto 2007-04 Arg-826-417 | Mr-457-1 2007-05-30 14:53 Manfred only this remove
Heinrich Neye * Frühlingsanfang German Arg-825-417 2007-05-30 14:49 Manfred only this add

Heinrich Neye,
Printemp-komenco

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Samlongas tag’ kaj nokt’ por ni
dufoje en la jaro,
elpensis oni tion ĉi
laŭ nia kalendaro.
 
Ja daŭris malhelec’ ĝis nun
pli longe ol tag-helo,
pli longe brilas nun la sun’
por ni ĉe la ĉielo.
 
Revenis tiu ĉi al ni
kaj brilas pluan horon,
nun rekte nin alridas ĝi
kaj faras kromlaboron.
 
Printempa estas la veter’,
mi fajfas pri alia,
pli varma estas la aer’,
al mi ĝi plaĉas tia.
 
Treege ĝi ĝojigas min,
revenis primavero,
foriĝis vintro nun je l’ fin’,
kaj tio estas vero.1)
 
Translation of the German poem "Frühlingsanfang"
by Heinrich Neye (*1913-02-27 -
†2002-07-18) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2007-04.

La origina germanalingva versio de tiu
ĉi poemo aperis en 2007, en la n-ro
13/2007 de la germana agronomia revuo
"Landwirtschaftliches Wochenblatt" (Postfach
4929, D-48028 Münster, Germanio, tel.
+49-(0)251-51012-24 aŭ +49-(0)251-51012-35,
ret-adreso: redaktion@wochenblatt.com,
retejo: www.wochenblatt.com ). La eldonejo
de la revuo kaj s-ino Erika Neye[Max-Zelde-Str.
2, D-22459 Hamburg, Tel. (040) 850 79 7],
la vidvino de la aŭtoro, donis al mi en
Aŭgusto 2005 la permeson de traduko kaj
publikigo de la poemoj de Heinrich Neye.]
 
1) aŭ:\\Treege ĝi ĝojigas min,\\jam longe
atendite,\\ foriĝis vintro je la
fin’,\\ne estas mensogite.