Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Kindler, Hans-Jörg Mutiĝis ĉiu bird' kantanta [-] Esperanto Arg-81-41 2003-12-23 23:00 Manfred only this add
Klausener, Christoph * Verstummt sind alle Vogellieder German Arg-80-41 2003-12-23 23:01 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Mutiĝis ĉiuj birdokantoj Esperanto 2001-11-03 Arg-82-41 2003-12-24 01:07 Manfred only this remove

Christoph Klausener,
Mutiĝis ĉiuj birdokantoj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
De l’ birdoj kantaj melodioj
ne plu aŭdeblas nun ...
Nudiĝas kverkoj kaj tilioj,
malsupren falas la folioj
en nokton de aŭtun’.
 
La fagoj de espero via
jen staras sen foli’ ...
Ne plu videblas stelo ia,
kaj tra nebul’ melankolia
trairi devas vi.
 
Abioj de tristeco via
nur jen rektigas sin ...
En via brust’ kaŝendas ĉia
memor’ somera idilia –
en vi ardigu ĝin.
 
Translation of the German poem "Verstummt
sind alle Vogellieder" by Christoph
Klausener (Jean-Willibrord (Willy) Schmit,
*1917-12-30 - †1982-08-28) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2001-11-03.

MR-369-3
Christoph Klausener, kies civila nomo
estis Jean-Willibrord Schmit - li uzis la
voknomon Willy - estis luksemburga lirikisto.
Li naskiĝis en 1917 en la Luksemburga
urbo Echternach kaj mortis en 1982 en
Weilerbach en Luksemburgio. Li studis en
la universitato de Freiburg en Svislando
kaj poste gvidis la familian entreprenon.
Parton de sia vivo li pasigis en la
Benediktena abatejo Sankta Maŭricio (St.
Maurice) en Clerf en Luksemburgio. Krome
li aktivis en la tuteŭropa (paneŭropa)
movado. Inter la jaroj 1939 kaj 1982 aperis
ses poem-volumoj de li. Pluaj indikoj pri
W. Schmit (Chr. Klausener) estas troveblaj
en la aŭtoro-bild-leksikono
"Lichtband-Autoren-Bildlexikon", eldonita
de P. Koryllis, Dülmen 1980. La rajtojn
pri liaj verkoj posedas lia filo Carlo
Schmit (4, rue Michel Lucius, L-1949-Howald).
Li donis la permeson por la publikigo de
la poemo en tiu ĉi datumbenko. Por pluaj
publikigoj pere de aliuloj necesas speciala
permeso de s-ro Carlo Schmit.