export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Adolf Burkhardt | Vespera kanto | Esperanto | Arg-780-394 | 2007-03-27 19:07 Manfred | only this remove | |
Guido Holz | Vespera kanto | Esperanto | Arg-778-394 | 2007-03-26 12:53 Manfred | only this add | |
Joachim Gießner | Vespera kanto | Esperanto | Arg-782-394 | 2007-03-28 09:55 Manfred | only this remove | |
Manfred Retzlaff | Vespera kanto | Esperanto | 1989-09-10 | Arg-777-394 | MR-013-2 | 2007-03-26 13:19 Manfred | only this remove |
Matthias Claudius | * Abendlied | German | Arg-776-394 | 2012-12-24 20:31 Manfred | only this remove | |
Otto Bonte | Vespera kanto | Esperanto | Arg-779-394 | 2007-03-26 22:31 Manfred | only this add |
Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | Matthias Claudius, | |||
translated by Adolf Burkhardt | translated by Manfred Retzlaff | translated by Joachim Gießner | ||||
1. Leviĝas luno; hele | 1. Der Mond ist aufgegangen, | 1. La luno nun leviĝis, | 1. La luno jam leviĝis, | |||
orpompas surĉiele | Die goldnen Sternlein prangen | La steloj eklumiĝis, | steletoj ekheliĝis, | |||
la steloj al l'okul'. | Am Himmel hell und klar; | Subiĝis jam la sun’. | ravante homojn nin. | |||
Arbaro mute revas; | Der Wald steht schwarz und schweiget, | Silentas la arbaro | Silentas la arbaro | |||
el la herbej' sin levas | Und aus den Wiesen steiget | Kaj super la kamparo | kaj super la kamparo | |||
mirinde blanka la nebul' | Der weisse Nebel wunderbar. | Nebulo blanka kuŝas nun. | nebulo pala levas sin. | |||
2. Ripozas mont' kaj valo | Wie ist die Welt so stille | 2. La mondo ŝajnas kiel | 2. Neniu vento blovas, | |||
sub la krepusk-vualo | Und in der Dämmrung Hülle | Hejmeca ĉambro, tiel | la mond' ne plu sin movas | |||
trankvile kvazaŭ lag'. | So traulich und so hold! | Trankvila estas ĝi. | sub paca, klara lun'. | |||
Por vi jen la permeso | Als eine stille Kammer, | Dormante ĉiun penon, | Nun petu noktan benon, | |||
fordormi en forgeso | Wo ihr des Tages Jammer | Aflikton kaj ĉagrenon | de l'tago la ĉagrenon | |||
la malbonaĵojn de la tag'. | Verschlafen und vergessen sollt. | Dum nokta hor’ forgesu vi.1) | dormantaj vi forgesu nun. | |||
3. La luno nur duone | 2. Seht ihr den Mond dort stehen? - | 3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo | 3. Jen luno sur ĉielo | |||
Prezentas sin impone; | Er ist nur halb zu sehen | Tre eta fora stelo, | en brila ronda belo | |||
ĝi tamen estas sfer': | Und ist doch rund und schön! | Sed tamen egas ĝi! | duon-videbla nur.2) | |||
Facile ni priridas | So sind wohl manche Sachen, | Ja estas ofte aĵo | Ĉar multon ni ne vidas, | |||
aferon, se ni vidas | Die wir getrost belachen, | Por ni nur ridindaĵo; | ni ofte ĝin priridas, | |||
nur parton de la plena ver'. | Weil unsre Augen sie nicht sehn. | Ĉar ne videblas ĝi al ni. | malsaĝe juĝas kun plezur'. | |||
4. Homidoj ni fieraj | 3. Wir stolze Menschenkinder | 4.) Ni homaj fieruloj, | 4. ..................... | |||
pekuloj nur, mizeraj; | Sind eitel arme Sünder | Mizeraj ni pekuloj, | ........................ | |||
ne multon scias ni. | Und wissen gar nicht viel; | Malmulton scias ni! | ........................ | |||
Ni teksas iluziojn | Wir spinnen Luftgespinste | Ni faras multajn aĵojn | ........................ | |||
kaj serĉas multajn sciojn | Und suchen viele Künste | Kaj artajn elpensaĵojn, | ........................ | |||
kaj devojiĝas pli kaj pli. | Und kommen weiter von dem Ziel. | Sed vana estas tio ĉi. | ........................ | |||
5. Ho Di', nin lasu vidi | 4. Gott, laß uns dein Heil schauen, | 5.) La Dian savon vidu | 5. ..................... | |||
la Savon, ne plu fidi | Auf nichts Vergänglichs trauen, | Ni nur kaj ni ne fidu | ........................ | |||
vantaĵojn de l' pasem'! | Nicht Eitelkeit uns freun! | je vanta iluzi’! | ........................ | |||
Nin faru simpl-animaj, | Laß uns einfältig werden | Ni malfieraj iĝu, | ........................ | |||
infane Dio-timaj | Und vor dir hier auf Erden | Ni ĝoju kaj piiĝu, | ........................ | |||
en ĝoj', jam nun sen zorga trem'! | Wie Kinder fromm und fröhlich sein! | Infan-egalaj estu ni! | ........................ | |||
6. Vi fine, sen ĉagreni, | 5. Wollst endlich sonder Grämen | 6.) Finfine vi nin prenu | 6. ..................... | |||
el mond' nin volu preni | Aus dieser Welt uns nehmen | El tiu mond’, ĉagrenu | ........................ | |||
per milda morto for. | Durch einen sanften Tod! | Ni ne pro tio ĉi! | ........................ | |||
Nin tiam al ĉielo | Und, wenn du uns genommen, | Kaj kiam vi nin prenos, | ........................ | |||
venigu, al la celo: | Laß uns in Himmel kommen, | Ho faru, ke ni venos | ........................ | |||
Vi, nia Dio kaj Sinjor'! | Du unser Herr und unser Gott! | En vian regnon, kara Di’! | ........................ | |||
7. Gefratoj, nun ekkuŝu! | 6. So legt euch denn, ihr Brüder, | 7.) Gefratoj, enlitiĝu, | 7. Ĉe l'fino de la tago | |||
Vin nokta vent' ne tuŝu, | In Gottes Namen nieder; | Trankvile endormiĝu! | kuŝigu vin sen plago, | |||
dum ŝirmas anĝelar'. | Kalt ist der Abendhauch. | Noktiĝas ĉie ĉi; | silentas la anim'. | |||
Indulgu, Di', nin grace, | Verschon uns, Gott! mit Strafen, | Vin gardos nia Dio. | Ne punu nian faron, | |||
por ke nun dormu pace | Und laß uns ruhig schlafen! | Li regas super ĉio. | sed nin kaj la najbaron | |||
ni kaj malsana la najbar'. | Und unsern kranken Nachbar auch! | Ĝis morgaŭ nun ripozu vi! | dormigu, Dio, nun sem tim'. | |||
Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 - †2004-04-02). Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff, prenis el la kant-libreto "Mia kantaro I", dua eldono de Majo 1998, kompilita kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al mi la permeson. | Author of this German poem is Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21). La poemo estas kantebla laŭ melodio verkita de Johann Abraham Peter Schulz (31.03.1747 - 10.06.1800). Pri tiu vidu la retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Johann_Abraham_Peter_Schulz. Vidu ankaŭ: http://ingeb.org/Lieder/DerMondi.html. Tie estas aŭdebla la meolodio. La muziknotoj troviĝas en http://www.liederprojekt.org/lied27783.html. | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on 1989-09-10. Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en 1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984, la organo de Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15. Enigis ka tekston de la traduko la tiama redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi, Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26 nur la duan strofon, kompare al la teksto aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984". | Translation of the German poem "Abendlied" by Matthias Claudius (*1740-08-15 - †1815-01-21) into Esperanto by Joachim Gießner (*1913-12-23 - †2003-11-25). Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon de Joachim Gießner el folio kun letero, kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero, ke la fakto, ke lia traduko de la unua strofo estas tute la sama kiel en tiu de Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte. | |||
1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\ La mondo kaj hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la aflikton vi! | 2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen nur. |