Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Matthias Claudius * Abendlied Germana Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred nur tiun aldonu
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred nur tiun forigu
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred nur tiun forigu
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred nur tiun aldonu

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
tradukita de Otto Bonte   tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. La luno jam leviĝis,   1. La luno nun leviĝis,
Steletoj ekheliĝis,   La steloj eklumiĝis,
Ravante homojn nin;   Subiĝis jam la sun’.
Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Kaj super la kamparo   Kaj super la kamparo
Nebulo pala levas sin.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Ho, mondo la kvieta,   2. La mondo ŝajnas kiel
Kaj kiel ŝajnas eta   Hejmeca ĉambro, tiel
Krepuska en kovril';   Trankvila estas ĝi.
Por ke vi en ĉambreto   Dormante ĉiun penon,
Samkiel infaneto   Aflikton kaj ĉagrenon
Senzorge dormu en lulil'.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. Rigardu nun la lunon,   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Vi vidas nur duonon,   Tre eta fora stelo,
Sed tamen ronda ĝi.   Sed tamen egas ĝi!
Ni ofte ion ridas,   Ja estas ofte aĵo
Ĉar ni ne klare vidas,   Por ni nur ridindaĵo;
Ke ĉie regas harmoni'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. .....................   4.) Ni homaj fieruloj,
........................   Mizeraj ni pekuloj,
........................   Malmulton scias ni!
........................   Ni faras multajn aĵojn
........................   Kaj artajn elpensaĵojn,
........................   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. .....................   5.) La Dian savon vidu
........................   Ni nur kaj ni ne fidu
........................   je vanta iluzi’!
........................   Ni malfieraj iĝu,
........................   Ni ĝoju kaj piiĝu,
........................   Infan-egalaj estu ni!
 
6. .....................   6.) Finfine vi nin prenu
........................   El tiu mond’, ĉagrenu
........................   Ni ne pro tio ĉi!
........................   Kaj kiam vi nin prenos,
........................   Ho faru, ke ni venos
........................   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Ekkuŝu nun, gefratoj,   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
De bona Di' ŝirmataj   Trankvile endormiĝu!
Kun tuta la homar'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Kar-Dio ne nin punu,   Vin gardos nia Dio.
Trankvilan dormon donu   Li regas super ĉio.
Kaj al malsana la najbar'!   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de Otto
Bonte.

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 15 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Otto Bonte d-ro Dirk Willkommen,
la tiama redaktisto de "Esperanto aktuell!",
.
  Traduko de la Germana poemo "Abendlied"
de Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!