Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Matthias Claudius * Abendlied German Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred only this add
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred only this remove
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred only this remove
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred only this add
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred only this add

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
translated by Joachim Gießner   translated by Adolf Burkhardt
 
1. La luno jam leviĝis,   1. Leviĝas luno; hele
steletoj ekheliĝis,   orpompas surĉiele
ravante homojn nin.   la steloj al l'okul'.
Silentas la arbaro   Arbaro mute revas;
kaj super la kamparo   el la herbej' sin levas
nebulo pala levas sin.   mirinde blanka la nebul'
 
2. Neniu vento blovas,   2. Ripozas mont' kaj valo
la mond' ne plu sin movas   sub la krepusk-vualo
sub paca, klara lun'.   trankvile kvazaŭ lag'.
Nun petu noktan benon,   Por vi jen la permeso
de l'tago la ĉagrenon   fordormi en forgeso
dormantaj vi forgesu nun.   la malbonaĵojn de la tag'.
 
3. Jen luno sur ĉielo   3. La luno nur duone
en brila ronda belo   Prezentas sin impone;
duon-videbla nur.1)   ĝi tamen estas sfer':
Ĉar multon ni ne vidas,   Facile ni priridas
ni ofte ĝin priridas,   aferon, se ni vidas
malsaĝe juĝas kun plezur'.   nur parton de la plena ver'.
 
4. .....................   4. Homidoj ni fieraj
........................   pekuloj nur, mizeraj;
........................   ne multon scias ni.
........................   Ni teksas iluziojn
........................   kaj serĉas multajn sciojn
........................   kaj devojiĝas pli kaj pli.
 
5. .....................   5. Ho Di', nin lasu vidi
........................   la Savon, ne plu fidi
........................   vantaĵojn de l' pasem'!
........................   Nin faru simpl-animaj,
........................   infane Dio-timaj
........................   en ĝoj', jam nun sen zorga trem'!
 
6. .....................   6. Vi fine, sen ĉagreni,
........................   el mond' nin volu preni
........................   per milda morto for.
........................   Nin tiam al ĉielo
........................   venigu, al la celo:
........................   Vi, nia Dio kaj Sinjor'!
 
7. Ĉe l'fino de la tago   7. Gefratoj, nun ekkuŝu!
kuŝigu vin sen plago,   Vin nokta vent' ne tuŝu,
silentas la anim'.   dum ŝirmas anĝelar'.
Ne punu nian faron,   Indulgu, Di', nin grace,
sed nin kaj la najbaron   por ke nun dormu pace
dormigu, Dio, nun sem tim'.   ni kaj malsana la najbar'.
 
Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
  Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Adolf Burkhardt (pastro, *1929-04-10 -
†2004-04-02).

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la kant-libreto "Mia kantaro
I", dua eldono de Majo 1998, kompilita
kaj eldonita de s-ro Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio. Sinjoro Josef Schiffer donis al
mi la permeson.
 
1) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.