Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred only this add
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred only this remove
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred only this add
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred only this remove
Matthias Claudius * Abendlied German Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred only this add

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
translated by Guido Holz   translated by Manfred Retzlaff   translated by Joachim Gießner
 
1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,   1. La luno jam leviĝis,
Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,   steletoj ekheliĝis,
En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.   ravante homojn nin.
L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo   kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.   nebulo pala levas sin.
 
2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel   2. Neniu vento blovas,
Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel   la mond' ne plu sin movas
Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.   sub paca, klara lun'.
Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,   Nun petu noktan benon,
En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon   de l'tago la ĉagrenon
De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)   dormantaj vi forgesu nun.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo   3. Jen luno sur ĉielo
Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,   en brila ronda belo
Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!   duon-videbla nur.2)
Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo   Ĉar multon ni ne vidas,
Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;   ni ofte ĝin priridas,
Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.   malsaĝe juĝas kun plezur'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,   4. .....................
Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,   ........................
Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!   ........................
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn   ........................
Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,   ........................
Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.   ........................
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu   5. .....................
Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu   ........................
Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!   ........................
Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,   ........................
Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,   ........................
Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!   ........................
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu   6. .....................
El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu   ........................
Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!   ........................
Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,   ........................
Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos   ........................
Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!   ........................
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,   7. Ĉe l'fino de la tago
Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!   kuŝigu vin sen plago,
Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;   silentas la anim'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.   Ne punu nian faron,
Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.   sed nin kaj la najbaron
Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!   dormigu, Dio, nun sem tim'.
 
Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
  Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, detajpis tiun tradukon
de Joachim Gießner el folio kun letero,
kiun skribis al mi en 1987-11-24 s-ro
Joachim Gießner. Li skribis en tiu letero,
ke la fakto, ke lia traduko de la unua
strofo estas tute la sama kiel en tiu de
Otto Bonte, estas hazardo kaj ke li ne
sciis antaŭe la tradukon de Otto Bonte.
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!
  2) S-ro Gießner unue tajpis:\\duona tamen
nur.