Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Matthias Claudius * Abendlied German Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred only this add
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred only this add
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred only this add
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred only this add
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred only this remove

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
translated by Guido Holz   translated by Manfred Retzlaff
 
1. La luno nun ekhelas,   1. La luno nun leviĝis,
Steletoj oraj belas   La steloj eklumiĝis,
En la ĉiela klar';   Subiĝis jam la sun’.
L'arbaro nigra revas,   Silentas la arbaro
Kaj el herbejo levas   Kaj super la kamparo
Mirige sin nebula mar'.   Nebulo blanka kuŝas nun.
 
2. Silenta estas mondo   2. La mondo ŝajnas kiel
Kaj en krepuska rondo   Hejmeca ĉambro, tiel
Hejmecas kun favor'!   Trankvila estas ĝi.
Similas kalman ĉelon,   Dormante ĉiun penon,
En kiu vi kverelon   Aflikton kaj ĉagrenon
De l'tago dorme pelu for.   Dum nokta hor’ forgesu vi.1)
 
3. Ĉu vi la lunon konas?   3.) Jen staras ĉe l’ ĉielo
Aspekto nur duonas,   Tre eta fora stelo,
Sed rondas ĝi en bel'.   Sed tamen egas ĝi!
Do ankaŭ estas multo,   Ja estas ofte aĵo
Loganta al insulto,   Por ni nur ridindaĵo;
Okulojn ĝenas la malhel'.   Ĉar ne videblas ĝi al ni.
 
4. Ni homoj tiel vantaj   4.) Ni homaj fieruloj,
Ja estas nur pekantaj,   Mizeraj ni pekuloj,
Malvasta nia sci';   Malmulton scias ni!
Ĥimerojn ni eltrikas,   Ni faras multajn aĵojn
Ni multe artifikas   Kaj artajn elpensaĵojn,
Kaj perdas celon pli kaj pli.   Sed vana estas tio ĉi.
 
5. Vidigu, Dio, savon,   5.) La Dian savon vidu
Pasem' ne veku ravon,   Ni nur kaj ni ne fidu
Ne ĝoju ni pro glor'!   je vanta iluzi’!
Fariĝu malafektaj   Ni malfieraj iĝu,
Ni kaj al vi respektaj,   Ni ĝoju kaj piiĝu,
Infane gaju nia kor'!   Infan-egalaj estu ni!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni   6.) Finfine vi nin prenu
El mondo nin forpreni   El tiu mond’, ĉagrenu
Al fin' per milda mort'!   Ni ne pro tio ĉi!
Kaj post forpren' fidele   Kaj kiam vi nin prenos,
Hejmigu nin ĉiele,   Ho faru, ke ni venos
Sinjoro, Dio, nia fort'!   En vian regnon, kara Di’!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio   7.) Gefratoj, enlitiĝu,
Vi en la nom' de Dio,   Trankvile endormiĝu!
Jam fridas nokta vent'.   Noktiĝas ĉie ĉi;
Per punoj, Di', ne ĝenu,   Vin gardos nia Dio.
Per dolĉa dorm' nin benu,   Li regas super ĉio.
Najbaron ankaŭ en turment'.   Ĝis morgaŭ nun ripozu vi!
 
Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.
  Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on
1989-09-10.

Tiu ĉi traduko estas unue publikigita en
1984 en "Esperanto aktuell", numero 6/1984,
la organo de Germana Esperanto-Asocio,
sur la aldonaj "Flavaj paĝoj", paĝo 15.
Enigis ka tekston de la traduko la tiama
redaktisto d-ro Dirk Willkommen. Mi,
Manfred Retzlaff, ŝanĝis en 2007-03-26
nur la duan strofon, kompare al la teksto
aperinta en "Esperanto aktuell 6/1984".
 
    1) alia versio:\\2.) Aĥ, kiel trankvileca\\
La mondo kaj
hejmeca\\Vespere estas ĝi!\\En tiu kalma
paco\\Ekdormu vi pro laco,\\Forgesu la
aflikton vi!