Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Matthias Claudius * Abendlied German Arg-776-394 2012-12-24 20:31 Manfred only this add
Joachim Gießner Vespera kanto Esperanto Arg-782-394 2007-03-28 09:55 Manfred only this add
Adolf Burkhardt Vespera kanto Esperanto Arg-780-394 2007-03-27 19:07 Manfred only this add
Otto Bonte Vespera kanto Esperanto Arg-779-394 2007-03-26 22:31 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Vespera kanto Esperanto 1989-09-10 Arg-777-394 | MR-013-2 2007-03-26 13:19 Manfred only this add
Guido Holz Vespera kanto Esperanto Arg-778-394 2007-03-26 12:53 Manfred only this remove

Matthias Claudius,
Vespera kanto

 
translated by Guido Holz
 
1. La luno nun ekhelas,
Steletoj oraj belas
En la ĉiela klar';
L'arbaro nigra revas,
Kaj el herbejo levas
Mirige sin nebula mar'.
 
2. Silenta estas mondo
Kaj en krepuska rondo
Hejmecas kun favor'!
Similas kalman ĉelon,
En kiu vi kverelon
De l'tago dorme pelu for.
 
3. Ĉu vi la lunon konas?
Aspekto nur duonas,
Sed rondas ĝi en bel'.
Do ankaŭ estas multo,
Loganta al insulto,
Okulojn ĝenas la malhel'.
 
4. Ni homoj tiel vantaj
Ja estas nur pekantaj,
Malvasta nia sci';
Ĥimerojn ni eltrikas,
Ni multe artifikas
Kaj perdas celon pli kaj pli.
 
5. Vidigu, Dio, savon,
Pasem' ne veku ravon,
Ne ĝoju ni pro glor'!
Fariĝu malafektaj
Ni kaj al vi respektaj,
Infane gaju nia kor'!
 
6. Vi gracu, sen ĉagreni
El mondo nin forpreni
Al fin' per milda mort'!
Kaj post forpren' fidele
Hejmigu nin ĉiele,
Sinjoro, Dio, nia fort'!
 
7. Kuŝiĝu do kun pio
Vi en la nom' de Dio,
Jam fridas nokta vent'.
Per punoj, Di', ne ĝenu,
Per dolĉa dorm' nin benu,
Najbaron ankaŭ en turment'.
 
Translation of the German poem "Abendlied"
by Matthias Claudius (*1740-08-15 -
†1815-01-21) into Esperanto by
Guido Holz (*1920 - †1989).

Tiu ĉi traduko estas publikigita en 1984
en "Esperanto aktuell", la organo de
Germana Esperanto-Asocio, sur la aldonaj
"Flavaj paĝoj", sur paĝo 14 de la numero
6/984. Mi, Manfred Retzlaff, detajpis la
tradukon el tiu, en 2007-03-26. Enigis la
tradukon de Guido Holz la tiama redaktisto
d-ro Dirk Willkommen.