Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Elli Weisbach * Lebensstoff German 2007-02-25 Arg-772-392 2014-03-19 10:20 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Vivmaterialo Esperanto 2007-03-23 Arg-773-392 2007-03-28 07:29 Manfred only this remove

Elli Weisbach,
Vivmaterialo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj
ni teksas vivon. Vidu,
kiel ĝi sin kunvolvigas kaj maŝojn kaj desinojn
endevigas.
 
Materialo por sonĝado,
tuko por morti.
Faden-eskalo, kolor-disiĝo,
fadenbulo, disturbaĵo, nodo,
disŝiraĵo.
Ligopunktoj kaj fadenmontraj linioj,
fluado, ondoj el varpoj kaj veftoj,
varpo kaj vefto.
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj
teksas ni vivon. Vidu,
kiel ĝi kunmetas kaj la bobeno surgrunde
ĝisfine saltetas.
 
Kio ĝi fariĝos?
Ĉu tuko el veluro kaj silko,
protektanta tegaĵo,
ĉu fajna tapiŝo, ĉu kruda sako?
 
El flikfadenoj multkoloraj buntaj kaj grizaj
teksas ni vivon. Vidu,
kiel ĝi pikigas kaj la randojn kaj eĝojn
alrompigas.
 
Translation of the German poem "Lebensstoff"
by Elli Weisbach (Elvira Köhler) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2007-03-23.