Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Hennecke, Hans Die Narzissen [-] German Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred only this remove
Ungar, Krys Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred only this add
Wordsworth, William * The Daffodils English Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr only this add

William Wordsworth,
La narcisoj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Migrante super mont’ kaj val’
samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’,
subite mi ekvenis al
narcisa kamp’ kun ora bel’,
jen apud lago, ĉe arbar’
en briz’ ondanta kiel mar’.
 
Seninterrompe kiel la
stelaroj de la galakci’
etendis plurdekmiloj da
ĉi tiuj floroj en lini’
laŭlonge de l’ lagbordo sin,
en longaj vicoj kaj sen fin’.
 
La ondoj dancis, la brilet’
de l’ floroj min impresis pli;
ja devas ĝoji la poet’
en tia ĉarma kompani’.
Rigardis kaj rigardis mi
kaj min riĉigis tio ĉi.
 
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi
trankvile sur la sofo re-
aperas tiu bildo ĉi,
kaj tiam reokazas, ke
ekĝojas mia kor’ en mi,
kun la narcisoj dancas ĝi.
 
Translation of the English poem "The
Daffodils" by William Wordsworth (*1770
- †1850) into Esperanto by Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
on 1997-03.12.

Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo
(1770 - 1850).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina
anglalingva teksto.