Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
William Wordsworth * The Daffodils English Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr only this add
Krys Ungar Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred only this remove
Hans Hennecke Die Narzissen [-] German Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred only this add

William Wordsworth,
Dafodiloj

 

William Wordsworth,
La narcisoj

 
translated by Krys Ungar   translated by Manfredo Ratislavo
 
Mi vagis sola kiel nub'   Migrante super mont’ kaj val’
Altflosas super la kampar'   samkiel nubo ĉe l’ ĉiel’,
Kaj tiam tuj aperis trup'   subite mi ekvenis al
De dafodiloj; ora ar'   narcisa kamp’ kun ora bel’,
Apud la lag', sub arba tend'   jen apud lago, ĉe arbar’
Flirtis kaj dancis en la vent'.   en briz’ ondanta kiel mar’.
 
Senbreĉe kiel astra bril'   Seninterrompe kiel la
Sur Lakta Voj' flagretas, jen   stelaroj de la galakci’
Sterniĝis ili en defil'   etendis plurdekmiloj da
Senfine laŭ la laghaven'.   ĉi tiuj floroj en lini’
Rigardon kaptis la balanc'   laŭlonge de l’ lagbordo sin,
De dekmil kapoj en la danc'.   en longaj vicoj kaj sen fin’.
 
Apudaj ondoj dancis, sed   La ondoj dancis, la brilet’
Triumfon gajnis floroj ĉi,   de l’ floroj min impresis pli;
Devigis gajon de poet'   ja devas ĝoji la poet’
Plej joviala kompani':   en tia ĉarma kompani’.
Mi rigardadis sen atent',   Rigardis kaj rigardis mi
Ke min riĉigos la prezent'.   kaj min riĉigis tio ĉi.
 
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi   Ĉar ofte, kiam kuŝas mi
Penseme, aŭ en menslangvor',   trankvile sur la sofo re-
Ekfulmas ili tra l' konsci' -   aperas tiu bildo ĉi,
La beno de solema hor';   kaj tiam reokazas, ke
La koro pro pleniga ĝu'   ekĝojas mia kor’ en mi,
Kun dafodiloj dancas plu.   kun la narcisoj dancas ĝi.
 
Translation of the English poem "The
Daffodils" by William Wordsworth (*1770
- †1850) into Esperanto by Krys
Ungar (Krys Bottrill).

 
  Translation of the English poem "The
Daffodils" by William Wordsworth (*1770
- †1850) into Esperanto by Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
on 1997-03.12.

Verkita de la poeto Vordzvorto, Vilhelmo
(1770 - 1850).
Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 1997-03-09 laŭ la origina
anglalingva teksto.