Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
William Wordsworth * The Daffodils English Arg-73-39 2003-10-17 22:02 mgr only this add
Manfredo Ratislavo La narcisoj Esperanto 1997-03.12 Arg-74-39 2014-09-02 14:14 Manfred only this add
Hans Hennecke Die Narzissen [-] German Arg-75-39 2004-02-01 18:36 Manfred only this add
Krys Ungar Dafodiloj Esperanto Arg-632-39 2009-09-20 15:01 Manfred only this remove

William Wordsworth,
Dafodiloj

 
translated by Krys Ungar
 
Mi vagis sola kiel nub'
Altflosas super la kampar'
Kaj tiam tuj aperis trup'
De dafodiloj; ora ar'
Apud la lag', sub arba tend'
Flirtis kaj dancis en la vent'.
 
Senbreĉe kiel astra bril'
Sur Lakta Voj' flagretas, jen
Sterniĝis ili en defil'
Senfine laŭ la laghaven'.
Rigardon kaptis la balanc'
De dekmil kapoj en la danc'.
 
Apudaj ondoj dancis, sed
Triumfon gajnis floroj ĉi,
Devigis gajon de poet'
Plej joviala kompani':
Mi rigardadis sen atent',
Ke min riĉigos la prezent'.
 
Ĉar ofte, kiam kuŝas mi
Penseme, aŭ en menslangvor',
Ekfulmas ili tra l' konsci' -
La beno de solema hor';
La koro pro pleniga ĝu'
Kun dafodiloj dancas plu.
 
Translation of the English poem "The
Daffodils" by William Wordsworth (*1770
- †1850) into Esperanto by Krys
Ungar (Krys Bottrill).