Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred only this add
Фёдор Сологуб * Расточитель Russian 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred only this add
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred only this remove

Фёдор Сологуб,
La disipanto

 
translated by Michel Duc Goninaz
 
Mi la korpon liveris al ŝimo,
Disipinte trezoron de l' sort'.
Jen mi staras ĉe la noktolimo
En nudeco, senhelpa, sen fort'.
 
Kaj mi petas de la Dia graco
— senkomparas la preĝa sincer'! —
“Nur iomon da forto donacu
Al mi, kiun lacigas la ter'.
 
Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,
Por mi troas la tera plenum',
Sed printempoj min, ho kiom! ravas,
Kaj freŝigas min akva brakum'.
 
Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,
Kiel revas jasmena arbet',
Kiel milde lazuro rigardas,
Kiel kisas la lipa impet'!
 
Dezirata eĉ pli, ol kisado,
Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',
Estas forto de sonĝa persvado
Kaj de versoj la milda refren'.
 
Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere
En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.
Donu iom da vivo surtere,
Por ke kantojn komponu mi plu!”
 
Translation of the Russian poem
"Расточитель" by Фёдор
Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov,
*1863-03-01 - †1927-12-05) into
Esperanto by Michel Duc Goninaz (*1933-09.06)
on 2003.

Tiu ĉi traduko aperis en la revuo "La
ondo de Esperanto", en 2003. Laŭ sciigo
de s-ro Michel Duc Goninaz, la verkinto
de tiu ĉi traduko, mi, Manfred Retzlaff,
korektis preseraron en la tria stofo, nome
"printempo" anstataŭ ĝuste "printempoj".
S-ro Duc Goninaz atentigis min pri tio
per retletero de l' 07.02.2007. Tiu
preseraro ankoraŭ estis en la retejo
http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/106-lode.htm#106-36,
el kiu mi prenis la tradukon.