Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfred Retzlaff La disipulo Esperanto 2002-08 Arg-758-385 | MR-392-1a 2007-02-06 12:17 Manfred only this remove
Michel Duc Goninaz La disipanto Esperanto 2003 Arg-759-385 2007-02-08 12:35 Manfred only this add
Фёдор Сологуб * Расточитель Russian 1917-06-13 Arg-757-385 2007-02-06 16:46 Manfred only this add

Фёдор Сологуб,
La disipulo

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Stulte mi eluzis korpon mian,
Disipado estis tio ĉi,
Vidas elirejon mi nenian,
Nude, neŝirmite staras mi.
 
Kaj mi preĝas al la kara Dio,
-Tiel mi neniam petis Lin -:
“Donu Vi al mi da energio
iom, kiu plu vivtenos min.
 
Neporteblaj afliktiĝoj teraj,
Kaj tro granda tera vivopen’,
Sed kontraŭe ĉarmoj primaveraj
Kaj freŝiga akva ĉirkaŭpren’!
 
Kiel ardas la purpur-aŭroroj,
Kiel igas revi la jasmen’,
Kiel rave amas inaj koroj,
Kiel kisas lipoj kun ĝojplen’!
 
Kaj ankoraŭ ĉi kisad’ pasia, 1)
Kaj jasmen-aromo tiu ĉi,
La revado forta, idilia,
Kaj de l’ versoj dolĉa melodi’!
 
Gloro kaj potenco estas via!
Mi Vin petas, kompatema Di’:
Donu iom al vivtempo mia,
Por ke pluajn kantojn verku mi!“
 
Translation of the Russian poem
"Расточитель" by Фёдор
Сологуб (Fjodor Kusmiĉ Teternikov,
*1863-03-01 - †1927-12-05) into
Esperanto by Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
on 2002-08 .

La vera nomo de la poeto estis: Фёдор
Қузьмич Тетерников (Fjodor
Kusmiĉ Teternikov), Фёдор Сологуб
(Fjodor Sologub) estis lia kaŝnomo
(pseŭdonimo).