Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Richard Schulz Trovaĵo Esperanto 1984-07 Arg-740-376 2013-02-26 15:17 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Trovita Esperanto 1982-05-05 Arg-739-376 | MR-010-1 2006-12-11 22:15 Manfred only this add
Johann Wolfgang von Goethe * Gefunden German Arg-738-376 2006-12-11 22:11 Manfred only this add
Antoni Grabowski Trovita Esperanto Arg-741-376 2006-12-14 00:07 mgr only this add

Johann Wolfgang von Goethe,
Trovaĵo

 
translated by Richard Schulz
 
Mi vagis sola
En la arbar’.
Nenion serĉi
Jen mia far’.
 
Enombre vidis
Floreton mi.
Lumanta stelo,
Okulvizi’.
 
Al mi plukonta
Jen ĝia vort’:
„Ĉu ke mi velku
Al frua mort’ ?“
 
Mi ĝin elfosis
Kun la radik’
Ĝin portis domen
Al la larik’.
 
Replantis tie
Ĝin en la fru’.
Ĝi nun kreskadas
Kaj floras plu.
 
Translation of the German poem "Gefunden"
by Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) into Esperanto by
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26) on 1984-07.

Tiu ĉi poem-esperantigo aperis en la n-ro
61 (1984/7) de la Vestfaliaj Flugfolioj“,
kiujn eldonis Richard Schulz, kiu loĝis
tiutempo en la germana urbo Mindeno
(Minden). Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.