Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Marie Hankel * La verda stelo Esperanto Arg-701-354 2008-06-08 21:42 Manfred only this remove

Marie Hankel,
La verda stelo

 
La bela verda stelo
kviete brilas jen.
Ĝi estas alta celo,
allogas nin ... kien?
 
Steleto kara, mia,
kion do volas vi?
La brila lumo via,
kion alportas ĝi?
 
La stelo bela, klara,
mallaŭte diras ĝi:
Mi petas, mia kara,
la fratojn amu vi!
 
Author of this Esperanto poem is Marie
Hankel (nask. Dippe, *1844-02-02 -
†1929-12-15).

Tiun ĉi poemon mi, Manfred Retzlaff,
trovis en la libro "Esperanto-Sangbogen",
eldonita en 1941 de "Dansk Arbejder
Esperanto-Forbund" (= Dana Laborista
Esperanto-Ligo) kaj "Dansk Esperanto
Selskab" (= Dana Esperanto-Asocio).
En la unua strofo mi ŝanĝis la vorton
"kvieta" al "kviete"; ĉar la adjektiva
formo "kvieta" ŝajnas al mi malĝusta.
(Oni eble povus kritiki ankaŭ la uzon de
la artikolo "la" en la linio "La brila
lumo via".)