Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Somera nokto Esperanto 2000-07-29 Arg-63-34 2004-03-10 21:45 Manfred only this remove
Reinhard Arfsten * Somernaacht Friesean Arg-62-34 2004-03-10 21:38 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Sommernacht German 2004-02-18 Arg-340-34 2004-03-10 22:05 Manfred only this add

Reinhard Arfsten,
Somera nokto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Somera nokta trankvilo sen vent‘,
Profunda pac‘ ĉirkau mi.
Jam ardas stri‘ en la orient‘,
Preĝeja solen‘ ĉie ĉi.
Ne blekas bovo, ne vokas vanel‘,
La kampoj spiras en la malhel‘,
Engrese pepas alaŭdo nur.
Je tiu ĉi frumatena horo
mallaŭte iras la Di-Sinjoro,
tra la kvieta natur‘.
 
Translation of the Friesean poem "Somernaacht"
by Reinhard Arfsten (*1897 - †1971)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
2000-07-29.

Tiu ĉi poemo de la frisa poeto Reinhard
Arfsten troviĝas presita en la libro
„Fering lidj an leewent“, volumo 1,
kiu enhavas tri rakontojn de la frisa
autoro Peter Paulsen. La eldoninto estas
profesoro d-ro Nils Århammar, la eldonejo:
Nordfriisk Instituut, D-25821 Bräist/Bredstedt,
Germanio. La libro aperis en 1993 je la
centa datreveno de la naskiĝo de la
aŭtoro. ISBN 3-88007-210-8. Profesoro
Nils Århammar donis al mi, Manfred
Retzlaff, pere de s-ino Adeline Petersen,
kiu estas kunlaborantino de la Nordfrisa
Instituto, la permeson de publikigo de la
poemo en tiu ĉi mia interreta datumbazo.