Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Ernst Moritz Arndt * Lerchengesang German Arg-661-328 2005-09-28 08:00 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Alaŭdokanto Esperanto 2005-09-26 Arg-662-328 | MR-441-1 2005-09-28 07:59 Manfred only this remove

Ernst Moritz Arndt,
Alaŭdokanto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Se havas kordon vi, maljuna kor’,
Surmetu ĝin kaj ĝin sonigu!
Al la stelar’ pri l’ am-dolor’
La plenan kanton vi konigu!
 
Altege sonas kant’ en la aer’,
Reeĥas ĝi en sino via,
Ne pri feliĉo sur la ter’,
Pri la anĝela ĝojo sia.
 
Alaŭdo, supren! Fuĝu alten de
Ĉi tiu suba ter-pelmelo!
Jen sonas eh’ por via ve’:
Restrebu vi al la ĉielo!
 
Translation of the German poem "Lerchengesang"
by Ernst Moritz Arndt (*1769 - †1860)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
2005-09-26.

Mi trovis tiun ĉi poemon en la libro
"Deutscher Dichterwald, Lyrische Anthologie"
de Georg Scherer, eldonita en 1890 de
Deutsche Verlagsanstalt, Leipzig (Lepsiko).
Mi dediĉas la Esperantigon de la poemo
al mia najbaro Herbert Schmücker, kiu
donis la libron al mi.