export for printing: portrait (PDF)
landscape (PDF)
| [show only standard export formats]
additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book] |
author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
---|---|---|---|---|---|---|
Julianna Vas--Szegedi | * Post vintro | Esperanto | 2005-04 | Arg-619-306 | 2005-05-04 09:50 Manfred | only this remove |
Julianna Vas--Szegedi, |
Vekiĝas la natur’, printempon atendas. |
Branĉetoj verdiĝas malvigle kaj treme, |
sed ilin jam tuŝis la ĉiel’ senteme, |
odoranta venteto supren etendas. |
Kreskas floretoj, ŝajnas kolora kovril’ |
sub blua ĉiel’. Birdoj kantas senĉese, |
gejunuloj interbrakumas karese, |
promenadas duope en dolĉa trankvil’. |
Vekiĝas arboj kaj bestoj, eĉ la Tero, |
varmiga lumo, kiel majesta tuko |
sin sternas, kaj ĝermas la nova espero. |
La morto kaj la nasko daŭre alternas, |
la homoj foj-foje falas kaj ekstaras, |
sed la benita Vivo ĉiam eternas! |
Author of this Esperanto poem is Julianna Vas--Szegedi, published 2005-04. Origine verkita en Esperanto de s-ino Julianna Vaz-Szegedi, Tiszafüred, Hungario |