Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr only this remove
Karoline Jänisch An ... German Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred only this add
Alexander Puschkin * K.... Russian Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred only this add

Alexander Puschkin,
Al...

 
translated by Manfred Retzlaff
 
Esperantigo laŭ la rusa origina teksto.
 
Memoras ofte mi pri tio:
aperis iam vi al mi,
samkiel fuĝa mir-vizio,
de l’ pura belo la geni’.
 
En la turmentoj de l’ amaraj
afliktoj kaj melankoli’
aperis viaj trajtoj karaj,
la mildan voĉon aŭdis mi.
 
La jaroj pasis, forbloviĝis
subite tiuj sonĝoj ĉi,
la belaj trajtoj ekpaliĝis,
forgesis vian voĉon mi.
 
Kviete pasis tagoj miaj
en la ekzil’, sen emoci’,
sen Dio, sen inspiroj iaj,
ne ploris, vivis, amis mi.
 
Vekiĝis nun animo mia,
kaj ree ekaperis vi,
samkiel fuĝa vid’ vizia,
de l’ pura belo la geni’.
 
Nun ree batas kun sentemo
en mia brusto mia kor’,
inspir’ revenis kaj kredemo
kaj viv’ kaj am’ kaj ree plor’.
 
Translation of the Russian poem "K...."
by Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) into Esperanto by
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) on
2006-09-20.

Esperantigis:
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
*04.11.1938)
en Decembro de 2000 laŭ la origina
rusalingva teksto.