Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Alexander Puschkin * K.... Russian Arg-616-305 2005-04-22 16:27 Manfred only this add
Karoline Jänisch An ... German Arg-617-305 2005-04-22 16:38 Manfred only this add
Manfred Retzlaff Al... Esperanto 2006-09-20 Arg-730-305 | MR-153-6 2006-12-04 12:17 mgr only this add
Manfredo Ratislavo Al.... Esperanto 1984-05 Arg-618-305 | MR-153-2a 2006-09-20 09:31 Manfred only this remove

Alexander Puschkin,
Al....

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Esperantigo laŭ la germana traduko de
Karoline Jänisch
 
Momenton vi ja estis mia,
vi foje staris antaŭ mi,
Vi pura ideal’ gracia
de l’ belo efemera vi.
 
Dolor-espere sopirante,
en la bruado de l’ homar’
la dolĉan voĉon ekaŭdante,
mi sonĝis pri l’ okulo-par’.
 
Sed dum la viv-batal’ multjara,
dum la restado en la sol’,
paliĝis la memor’ de l’ kara
aspekto via kaj parol’.
 
Mi jarojn en karcero restis,
ne kredis plu je l’ kara Di’,
malplena mia brusto estis,
ne ploris, vivis, amis mi.
 
Saniĝas nun animo mia.
Vi ree staras antaŭ mi,
vi pura ideal’ gracia
de l’ belo efemera vi.
 
Nun ree batas kun pasio
La vekiĝinta kor’ en mi,
denove ardas ĝi por Dio
kaj vivas, ploras, amas ĝi.
 
Translation of the Russian poem "K...."
by Alexander Puschkin (*1799-05-26 -
†1837-01-29) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1984-05.

Tiun ĉi tradukon mi, Manfred Retzlaff,
faris laŭ la germanigo de s-ino Karoline
Jänisch (Pawlowa).