Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Ho venu, infanoj Esperanto 1982 Arg-600-296 | MR-015-3 2005-02-23 20:29 Manfred only this remove
Christoph von Schmid * Ihr Kinderlein, kommet German Arg-599-296 2005-02-23 20:27 Manfred only this add
Joachim Gießner Infanoj, ho venu Esperanto Arg-601-296 2005-02-23 20:52 Manfred only this remove

Christoph von Schmid,
Infanoj, ho venu

 

Christoph von Schmid,
Ho venu, infanoj

 
translated by Joachim Gießner   translated by Manfredo Ratislavo
 
Infanoj, ho venu, ho venu nun al   Ho venu, infanoj, ho venu nun al
la krip' en Betleĥem, mizerpovra stal'.   La trogo ĉi tie en dombesta stal’!
Rigardu l' miraklon donitan al ni   Ekvidu, por kio en nokt’ tiu ĉi
de l' patro ĉiela ĉi nokte de Di'.   Treege ĝojigas nin la kara Di’.1)
 
.....   Rigardu la bebon, en trog’ kuŝas ĝi,
.....   Rigardu ĝin ĉe l’ brila lumo-radi’!
.....   Jen kuŝas en vindoj l’infan’ de l’ ĉiel’,
.....   Ĝi estas pli bela ol ĉiu anĝel’.
 
Jen kuŝas sur pajlo kaj fojn' l'infanet'.   Sur fojno kaj pajlo en stal’ kuŝas ĝi,
Ĝin gardas Mari' kaj Jozef' en kviet'.   Rigardas ĝin ĝoje Jozef’ kaj Mari’,
Paŝtistoj preĝadas en sankta ador',   Paŝtistoj genuas sub ĝi en ador’,
ĉiele anĝeloj jubilas en ĥor'.   Kaj supre jubilas anĝeloj en ĥor’.
 
Genufleksu same ankoraŭ nun vi,   Kaj same adore genufleksu vi,2)
kaj levu la manojn kaj danku al Di'.   Eklevu la manojn kaj danku al Di’!
Kunkantu infanoj en tuta la land',   Kunkantu, infanoj, jubilu nun kun
plenĝoje kun supra anĝela glorkant'.   La ĥor’ de l’ anĝeloj kaj ĝoju vi nun.
 
.....   Vi preĝu: Ho kara infano de Di’,
.....   Ho, kion suferas pro nia pek’ vi!
.....   En trogo jam estas mizer’ via sort’,
.....   Kaj jen sur la kruco amara la mort’.
 
.....   Ho, kion ni donu, donacu nun ni
.....   por tio, plej kara infano de Di’?
.....   De l’ mondo riĉeco, de l’ mondo trezor’
.....   Ne plaĉas al vi, humila nur kor’.
 
.....   Ofere nun prenu la korojn de ni,
.....   Volonte ni donas ĉi tiujn al vi;
.....   Sanktigu vi ilin, ke en unuec’
.....   Kun vi ili restu en la eternec’.
 
Translation of the German poem "Ihr
Kinderlein, kommet" by Christoph von Schmid
(Kristofo de Smido, *1768 - †1854)
into Esperanto by Joachim Gießner
(*1913-12-23 - †2003-11-25).

Mi, Manfred Retzlaff, prenis tiu ĉi
tradukversion el la interretejo
"http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html"
kaj el la kantlibro "Mia kantaro I" de
Joseph Schiffer [Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen, tel. 0049-(0)7721-5
89 91].
 
    Translation of the German poem "Ihr
Kinderlein, kommet" by Christoph von Schmid
(Kristofo de Smido, *1768 - †1854)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
1982.

La originan tekston mi, Manfred Retzlaff,
prenis el la interreto, el
“http://ingeb.org/Lieder/IhrKindr.html”.
Oni kantas la kanton laŭ melodio, kiun
en 1794 verkis la komponisto Johann Abraham
Peter Schulz (1747 - 1800).
 
    1) aŭ: Nin nun nia Di’.(por eviti la
akcentitan vorton „la“)
    2) aŭ eble pli konvene:\\Genuu nun vi.