Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Franz Zwach Mein Gedanke German Arg-963-276 2009-11-06 22:11 mgr only this add
Ludwig Lazarus Zamenhof * Mia penso Esperanto Arg-558-276 2005-01-30 22:08 Manfred only this remove
Manfred Retzlaff Meine Gedanken German 1997-01-21 Arg-559-276 | LZ-1-5 2009-11-06 22:15 mgr only this add

Ludwig Lazarus Zamenhof,
Mia penso

 
Sur la kampo, for de l’ mondo,
antaŭ nokto de somero,
amikino en la rondo
kantas kanton pri l’ espero,
kaj pri vivo detruita
ŝi rakontas kompatante, -
mia vundo refrapita
min doloras resangante.
 
„Ĉu vi dormas, ho sinjoro,
kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro
el la kara infaneco?“
Kion diri? Ne ploranta
povas esti parolado
kun fraŭlino ripozanta
post somera promenado!
 
Mia penso kaj turmento
kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento
al vi iris jam oferoj!
Kiun havis mi plej karon1)
la junecon - mi ploranta
metis mem sur la altaron
de la devo ordonanta!
 
Fajron sentas mi interne,
vivi ankaŭ mi deziras, ...
Io pelas min eterne,
se mi al gajuloj iras ...
Se ne plaĉos al la sorto
mia peno kaj laboro ...
Venu tuj al mi la morto,
en espero ... sen doloro.
 
Author of this Esperanto poem is Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).
 
1) anstataŭ „Kion havis mi plej karan“,
kiel origine skribis Zamenhofo, pro la
pli konvena rimparo „karon - altaron“.