Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Richard Schulz Feliĉa navigado Esperanto 1984 Arg-542-268 2013-02-26 15:11 Manfred only this remove
Wilhelm Barnickel Feliĉa veturo Esperanto 1983 Arg-544-268 2013-07-20 12:20 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Feliĉa veturo Esperanto 1983-10-13 Arg-541-268 | MR.-102-2 2004-09-09 09:12 Manfred only this remove
Johann Wolfgang von Goethe * Glückliche Fahrt German Arg-540-268 2004-09-09 09:10 Manfred only this add

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa veturo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Feliĉa navigado

 
translated by Manfredo Ratislavo   translated by Richard Schulz
 
Rompiĝas nebuloj   Nebuloj ŝiriĝas.
Sub hela ĉielo,   Serenas ĉielo.
La timan ligilon   Timeman rubandon
Malligas Eol’.   Malnodas Eol'.1)
Susuras la ventoj,   La ventoj klopodas.
Ekagas ŝipistoj.   Vigligas ŝipestro.
Rapide! Rapide!   Rapide! Rapide!
Disiĝas la ondoj   La ondo disiĝas.
Kaj alproksimiĝas   La for' proksimiĝas.
La ŝip’ al la land’!   Aperas la land'.
 
Translation of the German poem "Glückliche
Fahrt" by Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 1983-10-13.

 
  Translation of the German poem "Glückliche
Fahrt" by Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) into
Esperanto by Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
on 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
trian kaj kvaran liniojn de la poemtraduko
mi, Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-09
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "malnodas"
oni devus uzi la akuzativan formon
"rubandon". Pri Richard Schulz vidu la
vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
    1) Rikardo Ŝulco skribis origine:\\Eolo
malnodas\\Timeman ruband'.\\(Sed tio estas
gramatike malĝusta. Devus teksti "Timeman
rubandon". M. Retzlaff)