Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Johann Wolfgang von Goethe * Meeres Stille German Arg-537-267 2004-09-08 15:24 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Mara trankvilo Esperanto 1983-10.11 Arg-538-267 | MR-103-3 2004-09-08 15:26 Manfred only this add
Richard Schulz Martrankvilo Esperanto 1984 Arg-539-267 2013-02-26 15:13 Manfred only this remove

Johann Wolfgang von Goethe,
Martrankvilo

 
translated by Richard Schulz
 
Silentego en la akvo,
Sen ondado nun la mar',
Zorgoplenas la ŝipestro,
Malstreĉitas la velar'.1)
Triste staras nun la masto.
Semoveco kun terur'!
En la giganteca vasto
Morta ŝajnas la natur'.
 
Translation of the German poem "Meeres
Stille" by Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) into
Esperanto by Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
on 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
kvaran kaj kvinan liniojn de la poemo mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-08
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "velaron".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
1) Rikardo Ŝulco skribis erare:\\ Zorgoplene
la ŝipestro\\Vidas pendi la velar'.
(Mankas tie la akuzativo.)