Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Mara trankvilo Esperanto 1983-10.11 Arg-538-267 | MR-103-3 2004-09-08 15:26 Manfred only this remove
Richard Schulz Martrankvilo Esperanto 1984 Arg-539-267 2013-02-26 15:13 Manfred only this remove
Johann Wolfgang von Goethe * Meeres Stille German Arg-537-267 2004-09-08 15:24 Manfred only this add

Johann Wolfgang von Goethe,
Mara trankvilo

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Martrankvilo

 
translated by Manfredo Ratislavo   translated by Richard Schulz
 
Kalmo regas sur la maro   Silentego en la akvo,
Kaj senmove kuŝas ĝi.   Sen ondado nun la mar',
Zorge vidas la ŝipisto   Zorgoplenas la ŝipestro,
Glatan facon ĉirkaŭ si.   Malstreĉitas la velar'.1)
De nenie blovas vento!   Triste staras nun la masto.
Mort-trankvilo en la rond’!   Semoveco kun terur'!
En enorma la silento   En la giganteca vasto
Ne moviĝas iu ond’.   Morta ŝajnas la natur'.
 
Translation of the German poem "Meeres
Stille" by Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 1983-10.11.

 
  Translation of the German poem "Meeres
Stille" by Johann Wolfgang von Goethe
(*1749-08-28 - †1832-03-22) into
Esperanto by Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
on 1984.

Tiu ĉi poem-traduko aperis presita en
1984 en la "Vestfaliaj Flugfolioj", kiun
eldonis la konata Esperanto-poeto Rikardo
Ŝulco (Richard Schulz), kiam li loĝis
en la germana urbo Mindeno (Minden). La
kvaran kaj kvinan liniojn de la poemo mi,
Manfred Retzlaff, provis en 2004-09-08
plibonigi; ĉar Rikardo Ŝulco erare
neglektis, ke post la vorto "vidas" oni
devus uzi la akuzativan formon "velaron".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
 
    1) Rikardo Ŝulco skribis erare:\\ Zorgoplene
la ŝipestro\\Vidas pendi la velar'.
(Mankas tie la akuzativo.)