Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Johann Wolfgang von Goethe * Mailied German Arg-525-261 2004-09-06 05:45 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Majkanto Esperanto 1994 Arg-526-261 | MR-22-2 2004-09-06 05:48 Manfred only this remove

Johann Wolfgang von Goethe,
Majkanto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Belege brilas
Natur’ kaj sun’,
Kaj ĉio ridas
Ĉirkauŭe nun.
 
Eliĝas floroj
El ĉiu plant’,
El arbustaĵo
Milvoĉa kant’
 
Kaj ĉiuj sentas
Feliĉon nur.
Ho ter’, ho suno!
Ho ĝoj’, ho plezur’!
 
Ho am’, ho amo!
Ja kiel or’
Vi estas bela,
Kaj kiel aŭror’!
 
La freŝan kampon
Benegas vi,
La plena mondo,
Floregas ĝi.
 
Knabin’, ho knabino,
Mi amas vin!
Vi min rigardas
Kaj amas min.
 
Alaŭda kanto
En la aer’,
Ĉiele odoras
La tuta ter’.
 
Ho kiel varme
Mi amas vin,
Vi min ĝojigas,
Ho junulin’!
 
Kuraĝon vi donas
Al nova kant’,
Feliĉa deziras
Vin via amant’!
 
Translation of the German poem "Mailied"
by Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1994.