Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Svislanda psalmo Esperanto 2004-07-11 Arg-521-257 | MR-422-1 2014-04-23 10:57 Manfred only this remove
Charles Chatelanat Cantique suisse French Arg-1597-257 2013-01-30 13:09 Manfred only this add
Flurin Camathias Psalm svizzer rumanĉa Arg-1599-257 2013-01-30 14:43 Manfred only this add
Cmillo Valsangiacomo Salmo svizzero itala Arg-1598-257 2013-01-30 14:20 Manfred only this add
Leonhard Widmer * Schweizerpsalm German Arg-520-257 2013-01-30 13:39 Manfred only this add

Leonhard Widmer,
Svislanda psalmo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Internacialingva versio de la - ekde
1981-04-01 - valida Svisa nacia himno,
tradukita laŭ la origina germana-lingva
teksto
 
Venas vi en la aŭror’,
Vidas en mateno hor’
Vin ni jen en Via glor’, ho Sinjor’!
Dum ruĝiĝas montglacio,
Preĝu, homoj de Svisio!
Antaŭsentas ĉiuj ni,1)
Dio, Vin en la patri’,
Dio, Vin en kara la patri’!
 
En la ardo de l’ montar’,
En la brilo de l’ stelar’
trovas ni vin kun ador’, ho Sinjor’!
En ĉiela alta spaco
Ĝoje sonĝas mi en paco!
Antaŭsentas ĉiuj ni,
Dio, Vin en la patri’,
Dio, Vin en kara la patri’!
 
Supre en la nubo-mar’,
En la alto de l’ montar’,
Serĉas mi vin en nebul’, Eternul’!
Kaj el la vual’ nubara
Sin vidigas Suno klara.
Antaŭsentas ĉiuj ni,
Dio, Vin en la patri’,
Dio, Vin en kara la patri’!
 
En ŝtormbruo kaj danĝer'
Vi nin ŝirmas sur la Ter'.
Estas ĉiopova vi, kara Di'!
En fulmtondro kaj hororo
Fidu ni al la Sinjoro!
Antaŭsentas ĉiuj ni,
Dio, Vin en la patri',
Dio, Vin en kara la patri'!
 
Translation of the German poem "Schweizerpsalm"
by Leonhard Widmer (Leonhardo Vidmero,
*1809 - †1867) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2004-07-11.

Kantata estas la himno laŭ melodio, kiun
la svisa pastro kaj komponisto Alberik
Zwyssig (1848 - 1854) komponis en la jaro
1841, origine por la mesa himno je la
psalmteksto "Te diligam, Domine" (= Mi
amu vin, Sinjoro). Prenita el la interretejo
http://de.wikipedia.org/wiki/Schweizerpsalm
 
1) aŭ:\\Vin jam antaŭsentas ni\\En patrujo
nia, Di’,\\En patrujo nia kara, Di’!