Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Joseph Düpjohann * Niemm di Tiet Low German Arg-514-254 2004-07-02 13:15 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo Ne antaŭen ĉiam hastu Esperanto 2003-04-18 Arg-515-254 | MR-418-1 2004-07-02 13:35 Manfred only this remove

Joseph Düpjohann,
Ne antaŭen ĉiam hastu

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Ne antaŭen ĉiam hastu,
trankviliĝu iom pli!
Haltu foje por ekvidi
la mizeron ĉirkaŭ vi!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu,
turnu al la homoj vin!
Se ĉe l' voj' postrestas iu,
prenu ĉe la mano lin!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
foje turnu vin al la
malfortulo, faru bonon,
via fort' ne daŭros ja!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
Se malĝojas iu, vi
turnu vin ne for, ridete
alrigardu tiun ĉi!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
Vi ne pensu sur la Ter'
nur pri vi kaj farto via!
Estas tiom da mizer'!
 
Ne antaŭen ĉiam hastu!
Vi disdonu ĝojon por
aliuloj, ĝi revenos
poste al la propra kor'.
 
Translation of the Low German poem "Niemm
di Tiet" by Joseph Düpjohann (Ostenfelder
Str. 28, D-59302 Oelde, Germanio, *1930-10-18)
into Esperanto by Manfredo Ratislavo
(Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16,
D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) on
2003-04-18.

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.