Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Mia infana lingvo Esperanto 2003-04-16 Arg-509-251 | MR-415-1 2004-07-04 22:05 Manfred only this remove
Joseph Düpjohann * Miene Kinnerspraoke Low German 1998 Arg-508-251 2004-06-30 14:14 Manfred only this add

Joseph Düpjohann,
Mia infana lingvo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Kiel knabo paroladis
nur platdiĉe mi,
ĉar tiele instruinta
estis panjo min.
 
Inter la infanoj urbaj
sidis sole mi,
kiuj flue paroladis
la germanan ja.
 
Sed ne daŭris longan tempon,
ĝis komprenis mi,
ĝis mi povis legi tiun,
ankaŭ skribi ĝin.
 
Iris mi for el la dom'
kiel juna vir',
lernis fremdajn lingvojn mi
en la vasta mond'.
 
Nun volonte pensas mi
kiel maljunul'
pri la infanec' kaj pri l'
lingvo de l' patrin'.
 
Tiam mi platdiĉan preĝon
diras por mi mem,
memorante jenan tempon,
kaj ekploras mi.
 
Translation of the Low German poem "Miene
Kinnerspraoke" by Joseph Düpjohann
(Ostenfelder Str. 28, D-59302 Oelde,
Germanio, *1930-10-18) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 2003-04-16.

Kun afabla permeso de l' aŭtoro, sinjoro
Joseph Düpjohan (Ostenfelder Str. 28,
D-59302 Oelde, Germanio), prenita el la
libro "Liäbensbeller" ("Vivobildoj"),
kiu aperis en 1998 en la eldonejo E.
Holterdorf, Ruggestr. 27 - 29, D-59302
Oelde, F. R. Germanio.