Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Conzeth, Alfred Teksista kanto Esperanto Arg-492-243 2004-06-02 21:43 Manfred only this add
Heine, Heinrich * Die schlesischen Weber German Arg-490-243 2005-11-20 17:47 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Teksista kanto Esperanto Arg-491-243 2005-11-20 18:13 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
Teksista kanto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante
Sidadas teksistoj jen, ne plorante:
Ni teksas trioblan malbenon por vi
En vian morttukon, Germani’.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu ĉi surda Dio,
Infane ni kredis je la religio.
Ja vane esperis, atendis ni,
Simiumis kaj mistifikis nin Li.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu fireĝ’ de l’ riĉuloj,
Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,
Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,
Kiel hundojn nin pafmortigigas li.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,
Kie nur prosperas la koterio,
Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)
Kie regas de l’ putro la odor’ -
Ni teksas, ni teksas!
 
Navedo flugas kaj krakas teksil’,
Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –
Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)
Enteksas trioblan malbenon ni,
Ni teksas, ni teksas!
 
Translation of the German poem "Die
schlesischen Weber" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

Esperantigita de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff) en 2001-04-08 laŭ la germanalingva
teksto, kiu post la publikigo de la unua
versio en la revuo “Vorwärts!” (=
“Antaŭen!”), eldonita de germanaj
fuĝintoj, estis diskonigita en Germanio
sur flugfolioj. En tiu flugfolia versio
la poemo havis la titolon “Weberlied”
(= “Teksista kanto”). [Laŭ interreta
informo de l’ 27.05.04 de la Instituto
Heinrich Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne
Tilch.]
 
1) aŭ: Kie frue rompatas ĉiu flor’,
2) aŭ: Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,
\\Trioblan malbenon enteksas ni.