Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Emil Pfeffer La ruĝaj teksistoj Esperanto 1929 Arg-481-240 2004-05-24 22:44 Manfred only this remove
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber German 1846 Arg-479-240 2004-06-02 11:33 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo La Sileziaj teksistoj Esperanto 2004-05-31 Arg-489-240 | MR-347-2-1 2004-06-02 11:46 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
La ruĝaj teksistoj

 

Heinrich Heine,
La Sileziaj teksistoj

 
translated by Emil Pfeffer   translated by Manfredo Ratislavo
 
En senlarma okul' kaŝante la sentojn,   Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante
Ili sidas kaj teksas kaj grincas la dentojn:   Sidadas teksistoj jen, ne plorante:
Malnova mond'! Ni teksas en pen'   Ni teksas trioblan malbenon por vi
Morttukon al vi kun triobla malben' -   En vian morttukon, Malnov-Germani’.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Malben' al diaĵo, al kiu kun preĝo   Malbenon al Dio, al kiu pro nia
Turniĝis en frosto, malsato kaj neĝo   Mizero ni preĝis en kredo pia;
Ni kaj atendadis en vana esper' ...   Ja vane esperis, atendis ni,
Ĝi mokis kaj ridis je nia mizer' -   Nin mistifikis kaj trompis Li.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas.
 
Malben' al la reĝo, la reĝo de riĉaj,   Malbenon al tiu ĉi reĝ’ de l’ riĉuloj,
Senkora vampiro por ni malfeliĉaj,   Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,
Senigis li nin de la lasta mon',   Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,
Nun oni nin pafas laŭ lia ordon' -   Kiel hundojn nin pafmortigigas li.
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas.
 
Malben' al falsa la patrolando,   Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,
Kie regas tiaj vampiroj en bando,   Kie nur prosperas la koterio,
Elsuĉas vivsukojn el ĉiu jun-flor',   Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)
Protekt' nur por vermoj, putraĵ', malhonor' -   Kie regas de l’ putro la odor’ -
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas!
 
Kaj krakas teksilo kaj flugas ŝipet',   Navedo flugas kaj krakas teksil’,
Ni teksas sen ĉes', kun la mort' pro l' vet' ...   Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –
Malnova mond'! Ni teksas en pen'   Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)
Morttukon al vi kun triobla malben' -   Enteksas trioblan malbenon ni,
Ni teksas, ni teksas!   Ni teksas, ni teksas.
 
Translation of the German poem "Die
schlesischen Weber" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Emil Pfeffer (*1891-12-16 -
†1965-11-20) on 1929.

La traduko de Emil Pfeffer aperis en la
sveda revuo "Svenska Arbetar-Esperantisten"
(= "La sveda laborista Esperantisto", en
la septembra-oktobra numero de 1929, sur
paĝo 83. Mi, Manfred Retzlaff, trovis
tiujn informojn kaj la tradukon de Emil
Pfeffer en la libro "Verkoj de Heinrich
Heine" de Adolf Holzhaus, eldonita en 1973
de la "Esperanto-Ligo en Israelo".
  Translation of the German poem "Die
schlesischen Weber" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2004-05-31.

Esperantigo laŭ la dua germanalingva
teksto, kiu estis – kun la rimarkigo
“de la poeto reviziita” - eldonita en
1846 de H. Püttmann en la volumo “Album.
Originalpoesien” (= “Albumo. Originaj
poeziaĵoj”). [Laŭ interreta informo
de l’ 27.05.2004 de la Instituto Heinrich
Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne Tilch.]
 
    1) Kie frue rompatas ĉiu flor’,
    2) Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,\\Trioblan
malbenon enteksas ni.