Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * Die schlesischen Weber German 1846 Arg-479-240 2004-06-02 11:33 Manfred only this add
Emil Pfeffer La ruĝaj teksistoj Esperanto 1929 Arg-481-240 2004-05-24 22:44 Manfred only this add
Manfredo Ratislavo La Sileziaj teksistoj Esperanto 2004-05-31 Arg-489-240 | MR-347-2-1 2004-06-02 11:46 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
La Sileziaj teksistoj

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Ĉe siaj teksiloj la dentojn grincante
Sidadas teksistoj jen, ne plorante:
Ni teksas trioblan malbenon por vi
En vian morttukon, Malnov-Germani’.
Ni teksas, ni teksas!
 
Malbenon al Dio, al kiu pro nia
Mizero ni preĝis en kredo pia;
Ja vane esperis, atendis ni,
Nin mistifikis kaj trompis Li.
Ni teksas, ni teksas.
 
Malbenon al tiu ĉi reĝ’ de l’ riĉuloj,
Kiu ne kompatis je ni mizeruloj,
Ĉantaĝas la lastajn groŝojn el ni,
Kiel hundojn nin pafmortigigas li.
Ni teksas, ni teksas.
 
Malbenon al tiu ĉi falsa patrio,
Kie nur prosperas la koterio,
Kie estas rompata ĉiu juna flor’,1)
Kie regas de l’ putro la odor’ -
Ni teksas, ni teksas!
 
Navedo flugas kaj krakas teksil’,
Ni teksas senlace dum nokta trankvil’ –
Morttukon ni teksas, Germanujo, por vi,2)
Enteksas trioblan malbenon ni,
Ni teksas, ni teksas.
 
Translation of the German poem "Die
schlesischen Weber" by Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2004-05-31.

Esperantigo laŭ la dua germanalingva
teksto, kiu estis – kun la rimarkigo
“de la poeto reviziita” - eldonita en
1846 de H. Püttmann en la volumo “Album.
Originalpoesien” (= “Albumo. Originaj
poeziaĵoj”). [Laŭ interreta informo
de l’ 27.05.2004 de la Instituto Heinrich
Heine, Düsseldorf, s-ino Marianne Tilch.]
 
1) Kie frue rompatas ĉiu flor’,
2) Morttukon, ni teksas por vi, Germani’,\\Trioblan
malbenon enteksas ni.