Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Eichendorff, Joseph Freiherr von * Winternacht German Arg-45-23 2003-11-06 12:06 Manfred only this add
Ratislavo, Manfredo Vintra nokto Esperanto 2003-2-23 Arg-46-23 2003-11-06 12:25 Manfred only this remove

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Vintra nokto

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Sub neĝo kuŝas ĉio ĉi,
Ĝojigas min nenio.
Jen arb', sur kampo staras ĝi,
sen iu ajn folio.
 
Blovadas nur la vento jen,
La arbon skuetante,
Sin movas tiu kvazaŭ en
la sonĝo parolante.
 
Ĝi sonĝas pri printemp' kaj pri
Verdaĵ' kaj fonto-plaŭdo,
Susuros tiam ree ĝi
Por Di' kaj ties laŭdo.
 
Translation of the German poem "Winternacht"
by Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2003-2-23.

Verkita de Jozefo Barono de Ajĥendorfo
(Joseph Freiherr von Eichendorff, 1788 -
1857)
(Esperantigita de Manfredo Ratislavo dum
la nokto de l' 22a ghis la 23a de Februaro
2003 laŭ la origina germanalingva teksto.)


En la germana teksto estas - cetere - iu
"neperfekta" rimo. La poeto rimis en la
tria strofo la vortojn "Quellenrauschen"
(prononcu: kvelen-raushen = font-susurado)
kun "rauschen" (prononcu: raushen = susuri).
Li do kvazaŭ rimis per la sama vorto, do
ne estas bona, pura rimo, sed eble pardonebla
kiel poeta licenco. En la dua strofo de
mia traduko mi permesis al mi rimi per la
samsufiksa rimo "skuetante - parolante",
do per "abomena adasismo" ;-)