Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo Migrado Esperanto 1984-05-19 Arg-452-229 | MR-096-1 2004-04-23 10:38 Manfred only this remove
Joseph Freiherr von Eichendorff * Wanderschaft German Arg-451-229 2004-04-23 10:30 Manfred only this add

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Migrado

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Kantadas enaere
Alaŭdoj, riveret'
Susuras kaj leĝere
Ekmigras la poet'.
 
De l' valo ĝis la monto
Floradas ĉio ĉi,
Kaj al la horizonto
Migradi volas li.
 
Li vokas ĉiujn, kiujn
deprimas la zorgad',
Persvadi volas tiujn
Al tiu ĉi migrad'.
 
Li kantas, la kantadon
Ekaŭdas kelka vir',
Kaj kelkan kamaradon
Ekkaptas hejm-sopir'.
 
La tuta mond' vigliĝas,
Ekmigras kun pasi';
La amatin' aliĝas,
Al li mansvingas ŝi.
 
Ek-iras homoj ĉie
jubile, kun kantad',
Ĉi tie kaj jen tie -
Nun ekas la migrad'!
 
Translation of the German poem "Wanderschaft"
by Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 1984-05-19.