Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Ratislavo, Manfredo Allogo Esperanto 2000-11 Arg-444-225 | MR-333-1 2004-04-23 09:24 Manfred only this remove
Eichendorff, Joseph Freiherr von * Lockung German Arg-443-225 2004-04-23 09:21 Manfred only this add

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Allogo

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Ĉu vi aŭdas la susuron
de la arboj tie ĉi?
Ĉu vi vidas jen la muron
de l’ kastelo super vi?
 
Ĉu ne logas rivereto
vin aŭskulti en trankvil’,
kiu fluas en kvieto
tra la grundo en lunbril’?
 
Ĉu memoras vi je tiuj
kantoj el la pasintec’?
Ili revekiĝas ĉiuj
jen en la arbar-solec’.
 
Kaj la arboj sonĝas jene,
la lilako ravas vin,
flustre vin allogas ene
de l’ rivero la niksin’.
 
Translation of the German poem "Lockung"
by Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) into
Esperanto by Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) on 2000-11.