Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Manfredo Ratislavo [Pri ampasio iam sonĝis mi] Esperanto 1984 Arg-427-217 | MR-122-1 2009-10-30 16:25 mgr only this remove
Heinrich Heine * [Mir träumte einst von wildem Liebesglühn] German 1817-1821 Arg-426-217 2004-03-16 14:10 Manfred only this add

Heinrich Heine,
[Pri ampasio iam sonĝis mi]

 
translated by Manfredo Ratislavo
 
Pri ampasio iam sonĝis mi,
Pri belaj inoj bukloharaj,
Pri dolĉaj lipoj, diroj tre amaraj,
Pri sonĝa kant’ kaj sombra melodi’.
 
La sonĝoj jam delonge foriĝintas,
Foriĝis la plej kara sonĝ-figur’!
Restintaj estas miaj rimoj nur,
En kiujn ardajn sentojn mi gisintas.
 
Nun, kanto, forbloviĝu ankaŭ vi!
La sonĝo-bildon, kiu longe foriĝintas,1)
Salutu ĝin, se vi ĝin retrovintas -
Eteran spiron sendas al la ombro mi.
 
Translation of the German poem "[Mir
träumte einst von wildem Liebesglühn]"
by Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) on 1984.

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio „Junaĝaj suferoj –
sonĝobildoj“, n-ro I.
 
1) aŭ: La sonĝo-bildon, kiu jam malaperintas,